Ŝlosilo al kompreno de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-01-24 14:18:07     Redaktoro:Yu

En internacia komunikado, unu el la plej gravaj embarasoj por ĉinoj estas nesufiĉa kompreno pri Ĉinio, kio eĉ estigas miskomprenon. Ankaŭ la ekstera mondo, precipe la okcidentaj landoj, estas scivolema pri la disvolviĝo kaj politiko de Ĉinio, tamen Ĉinio estas malfacile komprenebla por ili. Ĉina vicprezidanto Wang Qishan diris dum parolado al la jarkunveno 2019 de la Monda Ekonomia Forumo, ke historia, kultura kaj filozofia pensado estas la ŝlosilo al kompreno de Ĉinio.

Eksa gvidanto de Ĉinio Deng Xiaoping diris, ke evoluado estas la absoluta principo. Ĉina prezidanto Xi Jinping diris kelkfoje, ke disvolvado estas ĉiama temo de la homa socio kaj ankaŭ la fundamento kaj ŝlosilo por solvado de ĉiuj demandoj de Ĉinio. Ĉinio ĉiam emfazas ekonomian disvolvadon por plibonigi popolan vivtenon, kaj surbaze de tiu ĉi ideo formiĝis serio da praktikaj kaj flekseblaj politikoj pri ekonomia kaj socia disvolvado, kio forte akcelis ŝanĝiĝojn kaj disvolviĝon de la ĉina socio. En 1978, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kalkuliĝis al malpli ol 150 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj tiu ĉi nombro atingis 13,6 duilionojn da usonaj dolaroj en la lasta jaro. Tiu ĉi grandega ŝanĝiĝo okazis sendube pro multaj faktoroj, sed la ideo de ŝtata regado kun popolo kiel la centro en la tradicia kulturo ludis tre gravan rolon.

La ĉina vicprezidanto diris en la prelego, ke Ĉinio suriris ĝustan vojon, kiu konformas al la naciaj kondiĉoj kaj adoptiĝas al la postulo de la epoko, kaj klopodos plu por plibonigi kaj disvolvi socialismon kun la ĉina trajto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin