Ĉina sendito akcentis internacian kunlaboron por trakti influon de klimatŝanĝiĝo sur paco kaj sekureco

(GMT+08:00) 2019-01-26 14:47:14     Redaktoro:Yu

Ĉina sendito vendrede urĝis la internacian komunumon intensigi kunlaboron kaj komunan respondon por trakti la influon de klimat-rilataj katastrofoj sur paco kaj sekureco.

Dum parolado en debato de la Sekureca Konsilio pri klimatŝanĝiĝo, Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke naturaj katastrofoj kaŭzitaj de klimatŝanĝiĝo rezultigis detruojn en multaj partoj de la mondo kaj kaŭzis gravajn minacojn al nutraĵa sekureco, akvaj resursoj, ekologia medio, energio kaj vivoj kaj posedaĵoj de homoj. En iuj regionoj, ĉi tiuj demandoj eĉ fariĝis detruaj faktoroj subfosantaj pacon kaj stabilecon. Li proponis tri sugestojn pri traktado de klimat-rilataj defioj el la perspektivo de konservado de internaciaj paco kaj sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin