SK okazigis urĝan publikan kunvenon pri Venezuelo

(GMT+08:00) 2019-01-27 14:06:36     Redaktoro:祃璟琳

Sabate, la Sekureca Konsilio de UN okazigis urĝan publikan kunvenon pri la situacio de Venezuelo. Ĝenerala vicsekretario pri politikoj kaj pacprotektaj aferoj Rosemary DiCarlo kaj ĉina konstanta reprezentanto en UN Ma Zhaoxu kaj aliaj alvokis al la internacia komunumo strebi politikan solvon de la nuna situacio de Venezuelo.

Rosemary DiCarlo diris, ke en la ŝlosila momento, "ĉiuj partioj devas teni plej grandan sintenon por eviti eskaladiĝon de perfortoj kaj kontraŭstaro." Li ankaŭ reasertis la starpunkton de Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de UN en la deklaro fare en la 24a de januaro, urĝante ĉiujn koncernajn partiojn sin dediĉi al havebla kaj fidebla politika dialogo, por solvi la longdaŭran krizon de Venezuelo, respektante leĝregadon kaj homrajtojn.

Ma Zhaoxu, ĉina konstanta reprezentanto en UN diris, ke Ĉinio alte atentas la situacion de Venezuelo kaj alvokis al ĉiuj partioj teni racion kaj trankvilon, per paca dialogo kadre de la konstitucio de Venezuelo, strebi politikan solvon. Ĉinio subtenas la venezuelan registaron protekti ŝtatan suverenecon, sendependecon kaj stabilecon.

Ankaŭ reprezentantoj de 15 membrolandoj de la SK kaj 19 membrolandoj de UN faris parolojn en la kunveno. La urĝa kunveno estis okazigita laŭ peto de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin