Xi kaj Macron gratulis al 55a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj

(GMT+08:00) 2019-01-27 14:19:30     Redaktoro:祃璟琳

Dimanĉe ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron sendis gratulan mesaĝon unu al la alia celebre al la 55a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke en la pasintaj 55 jaroj, Ĉinio kaj Francio reciproke respektis, profitis unu al la alia kaj senĉese plivastigis interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du flankoj kaj alportis efikajn profitojn al la du landoj kaj la du popoloj. Nun la homaro vizaĝas al multaj ŝancoj kaj defioj. Ĉinio kaj Francio, kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, portas sur si specifajn taskojn kaj respondecon. Ni volas plivastigi tradician amikecon, senĉese altigi ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj kaj fari pli grandan kontribuon al paco, stabileco kaj disvolviĝo de la mondo.

Macro driis, ke nun la internacia situacio estas plena de necerteco, kiel konstantaj membroj de la SK de UN, Francio kaj Ĉinio ludas apartan rolon en protekto de reciproka respekto kaj multflankismo. Li alte atentas la amikecon kun Ĉinio kaj la ampleksan strategian partnerecon inter Francio kaj Ĉinio kaj volas kune kun Xi, antaŭenpuŝi kunlaboron inter la du landoj en nukleenergio, aviado, agrikultura manĝaĵo, ekonomio kaj komerco kaj aliaj kampoj, akceli interhomajn interŝanĝojn kaj fortigi kunlaboron en klimatŝanĝiĝo kaj aliaj tutmondaj demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin