Xi Jinping kaj Peng Liyuan renkontiĝis kun Ri Su-yong

(GMT+08:00) 2019-01-28 15:08:28     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan renkontiĝis kun la Amikeca Arta Trupo de la Korea Demokratia Popola Respubliko, estrata de Ri Su-yong, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Korea laborista Partio, vicprezidanto de la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio kaj direktoro de la partia Internacia Departemento.

La geedzoj de Xi bonvenigis la Amikecan Artan Trupon de la KDPR. Xi montris, ke la vizito estas la grava kultura interŝanĝo ne nur por efektivigo de la grava interkonsento de la du landoj, sed ankaŭ por grava celebrado de la 70a datreveno de la establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Li kredis, ke la arta prezentado akiros plenan sukceson kaj akcelos la amikecon inter la du popoloj.

Ri unue transdonis saluton de prezidanto Kim Jong Un kaj lia edzino Ri Sol Ju al la geedzoj de Xi, kaj sincere dankis prezidanton Xi pro lia zorgo pri la arta trupo. Li diris, ke la KDPR serioze plenumos la gravan konsenton, atingitan de prezidanto Kim kaj prezidanto Xi, plifortigos amikan kunlaboron kaj faros novan kontribuon por skribi novan ĉapitron de la duflankaj amikaj rilatoj.

Post la renkontiĝo, la geedzoj de Xi rigardis artan prezentadon de la trupo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin