Metiarto lasas al mi esti pli afina je l' naturo

(GMT+08:00) 2019-01-28 08:36:02     Redaktoro:Xiong

Pri Xu Yihan, libera artistino en la argila modlejo "Alaŭdo"

Kia estas la nuntempo? En mia menso ŝvebas tiaj vortoj: pagado per strikodo, ekspresado eĉ por manĝaĵo, taobaoado, artefarita intelekto… kiuj direktiĝas al la mondo pli rapida, pli simpla kaj pli brila, kie oni facile ricevas artiklojn kaj servojn, kiujn li volas. En tia fono tradiciaj metiartaĵoj reliefigas sin per originaleco kaj rareco, kiuj ebligas al homoj havi aliajn elektojn sur varobretoj abundaj kaj buntaj.

En la nuna tempo multaj pie kredas, ke kun la evoluo de komerco kaj scienctekniko ĉiuj problemoj de la homaro estos klarigitaj kaj solvitaj. Sed la homoj maltrankviliĝas pro tio, ke longe ĉirkaŭas ilin pretaj komercaĵoj. Ili ege volas scii, kiel formiĝas varoj, manĝajoj, kaj eĉ konstruaĵoj, kaj ili sopiras, ke ilia vivo pli aŭ malpli rilatu al la naturo, kaj ke ili piedpremu la teron. Ĝuste pro tio, ĉarpentado, argilaĵfarado kaj similaj tradiciaj metiartaĵoj havas pli grandan signifon por la nuna vivepoko kaj montras al homoj pli simplaniman kaj pli naturan vivmanieron.

Por mi entrepreni metiadon pli proksimigas min al la naturo. Tio, kion mia mano tuŝas, estas tero, sed ne plasto, nek metalo; tio, kion mia nazo flaras, estas fluanta aromo de verdaj herboj, sed ne gaso el aŭtoj; kaj tio, kion miaj okuloj vidas, estas alterno de la kvar sezonoj, sed ne meteologia diagramo en televida ekrano. Metiarto liberigis min de komputilo, poŝtelefono kaj arbaro el cemento, lasis min ne plu ĉasi, sed iri sur la tero, esti en la sunlumo kaj vivi en la vivo natura.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin