S&P Global Inc. permesite eniras en la merkaton de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-01-28 20:07:12     Redaktoro:Xiong

La 28an de januaro la serva administracio de la Ĉina Popola Banko anoncis, ke la usona kompanio S&P Global Inc. estas preta establi sian filion kapitale sendependa en Pekino, kaj ĝi jam estas enregistrita en Ĉinio.

Kaj en la sama tago la Ĉina Asocio de Interbankaj Merkataj Transakaciistoj informis, ke ĝi akceptas la registriĝon de la kompanion S&P Global Inc. kun la rajto fari taksadon pri obligacioj en la ĉina merkato de interbankaj obligacioj. Tio markas, ke S&P Global Inc. jam estas permesita eniri en Ĉinion por fari kreditan taksadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin