Usono nuligis sankciojn kontraŭ tri rusaj kompanioj

(GMT+08:00) 2019-01-28 13:51:02     Redaktoro:Yu

La usona Ministerio de Financo diris dimanĉe, ke ĝi nuligis sankciojn aplikitajn kontraŭ tri rusaj kompanioj koncernaj al rusa magnato Oleg Deripaska.

La ministerio diris en deklaro, ke la sankcioj kontraŭ la tri kompanioj estis nuligitaj pro tio, ke ili reduktis la rektan kaj nerektan akciposedon de Deripaska en ili kaj rompis lian regadon. Laŭ la deklaro, ĉiuj sankcioj kontraŭ Deripaska restas validaj.

Deripaska laŭdire havas rilaton kun Kremlo kaj Paul Manafort, eksa prezidanto de la elektkampanjo de usona prezidento Donald Trump.

La registaro de Trump anoncis planojn en decembro por malstreĉi sankciojn kontraŭ la tri kompanioj, tamen tio estis oponita de demokrataj leĝdonantoj. Komence de ĉi tiu monato, la senato sub la regado de respublikanoj rifuzis la intencon de demokratoj pri konservado de sankcioj kontraŭ tiuj kompanioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin