Usono enkondukis sankciojn kontraŭ ŝtata petrol-firmao de Venezuelo

(GMT+08:00) 2019-01-29 12:33:20     Redaktoro:Yu

Usono lunde anoncis enkonduki sankciojn kontraŭ ŝtatposeda petrol-firmao de Venezuelo.

Usona konsilisto pri nacia sekureco John Bolton diris al raportistoj en gazertara konferenco en la Blanka Domo, ke la sankcioj kontraŭ la venezuela petrol-firmao frostigos aktivojn kun la valoro de 7 miliardoj da usonaj dolaroj kaj eble rezultigos perdon de 11 miliardoj da usonaj dolaroj en la vendo dum la venonta jaro. Krome, usonaj civitanoj estas malpermesitaj al komerco kun la firmao.

En la 23a de tiu ĉi monato, la usona registaro agnoskis parlamentan prezidanton kaj opozician gvidanton de Venezuelo Juan Guaido kiel provizoran prezidenton de la lando kaj promesis premi plu la venezuelan registaron per ekonomiaj kaj diplomatiaj rimedoj. La saman tagon, venezuela prezidento Nicolas Maduro anoncis rompi diplomatiajn rilatojn kun Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin