Novaĵoj (Januaro 31)

(GMT+08:00) 2019-01-31 17:18:04     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 31a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina kaj kamboĝa ĉefministroj bonvenigas malfermon de ĉina-kamboĝa kultura kaj turisma jaro; Jean Juncker akcentis, ke la EU ne povas denove traktadi kun Britio pri la retiro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen sendis gratulajn mesaĝojn okaze de la malfermo de la Ĉina-Kamboĝa Kultura kaj Turisma Jaro 2019 merkrede en Pnompeno, esprimante esperon plifortigi la duflankajn amikecon kaj rilatojn.

Li diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio kaj Kamboĝo, kiuj havas longan historion, riĉan kulturon kaj belajn pejzaĝojn, estas bonaj najbaroj, amikoj, partneroj kaj fratoj kaj ĝuas longperiodan amikecon. Ekzistas muraj pentraĵoj en la kamboĝa fama arkeologia parko Angkor, kiuj bildigas amikajn interŝanĝojn inter la du popoloj antaŭ pli ol 1 000 jaroj. Li diris, ke la Ĉina-Kamboĝa Kultura kaj Turisma Jaro estas oportuno por ambaŭ flankoj por akceli kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kaj tiel firmigi la bazon por konstruado de komunumo kun komuna estonteco.

Hun Sen diris, ke la longdaŭra amikeco inter Kamboĝo kaj Ĉinio restas neŝancelebla kun pli strikta kaj fruktodona kunlaboro. Li aldonis, ke la malfermo de la kultura kaj turisma jaro helpas la duflankan amikan kunlaboron sub la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo por komuna gajno kaj disvolviĝo de turismo en la du landoj.

La Ŝtata Konsilio decidis merkrede, ke Ĉinio mallongigos la tempon necesan por registrado de nemovebla proprieto por la oportuneco de entreprenoj kaj individuoj.

Laŭ la decido, la tempo bezonata por ĝenerala registrado kaj hipoteka registrado estos reduktita ĝis dek kaj kvin tagoj respektive antaŭ la fino de ĉi tiu jaro. Kaj la tempo por ambaŭ registradoj estos reduktita ĝis ne pli ol kvin labortagoj antaŭ la fino de 2020.

Laŭ la kunveno prezidita de ĉefministro Li Keqiang, la reformo de registaraj funkcioj devas esti profundigita por plenumi la celojn.

Interdepartementa mekanismo pri komunaĵo kaj divido de informoj estos establita por ke informoj rilataj al la registrado de nemovebla proprieto, inkluzive de familia registrado, komercaj licencoj, impostpagoj kaj transakcioj, povas esti dividitaj antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

Ĵaŭde en Pekino, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, Li Zhanshu, renkontiĝis kun katara emiro Tamim Bin Hamad Al-Thani.

Li diris, ke en 2014 ĉina prezidanto Xi Jinping kaj emiro Tamim decidis levi la duflankajn rilatojn al la strategia partnereco, kaj tiutage ili renkontiĝos, kio puŝos la duflankan kunlaboron en la novan peridon de disvolvado. Li diris, ke la Nacia Popola Kongreso volas labori kun la katara parlamento por serioze efektivigi gravan konsenton de la du ŝtatestroj, fortigi leĝdonajn interŝanĝojn, akceli la komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj krei bonan leĝan medion por pragmata kunlaboro inter la du landoj en la kampoj de energio, infrastruktura konstruado, investado kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Tamim diris, ke la katara flanko donas gravecon al strategia partnereco kun Ĉinio, aktive partoprenos en kunlaboro de la Zono kaj Vojo kaj atendas profundigon de kunlaboro en la kampoj de komerco, sporto kaj turismo.

Televida prezentado de la Ĉina Centra Televido en la vespero antaŭ la Printempa Festo, aŭ la ĉina lunkalendara novjaro, ĉiam estas granda spektaklo por la tutmondaj ĉinoj. Lastatempe la Popola Ĵurnalo, organo de la la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio publikigis artikolojn pri la grandioza transjara televida prezentado.

Ĉi-jare la televida prezentado de la Ĉina Centra Televido, kun la ĉefkunvenejo en Pekino kaj tri subkunvenejoj en Changchun, Shenzhen kaj Jinggangshan, donos enmergan sperton por la spektantoj, tio estas, ke kvazaŭ ili estas sur la loko. Laboranto de la Ĉina Centra Televido diris, ke ili instalos kameraojn de virtuala realaĵo antaŭ la salono de la jarfina prezentado en la oficeja zono de la Ĉina Centra Televido sur la strato Fuxing, kaj en la stabejo de la Ĉina Centra Televido sur la strato Guanghua, ili havas laboratorion por aplikado de la kvina-generacia telekomunika teknologio sur la 49a etaĝo. Tie, ili redaktos videaĵon antaŭ la transmisio. Ili kombinos la videaĵon kun la signalo ricevita el la salono, miksis ilin kaj sendos la finan kombinaĵon sur la ekranon.

Artikolo de la Popola Ĵurnalo diris, ke la 28an de januaro en la urbo Changchun, Ĉina Komunikila Grupo provis transmision de real-tempa produkto de virtuala realaĵo per la kvina-generacia reto kun la rapido de 4 kilobitoj po sekundo, kunlabore kun la Ĉina Poŝtelefono kaj la firmao Huawei. Tio estis la dua provo post tiu en Shenzhen en la 13a de januaro, por rekta elsendo per la kvina-generacia reto, markis la gravan trarompon de Ĉina Komunikila Grupo en konstruado de novaj mediatoj de la kvina-generacia telekomunika teknologio, kaj reflektis fortan gvidkapablon kaj gravan internacian influon de Ĉina Komunikila Grupo.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean Juncker merkrede respondis al la peto de la brita parlamento pri revizio de la interkonsento atingita de Britio kaj la EU. Li diris, ke la EU ne povas denove traktadi kun Britio pri la interkonsento.

Juncker diris en la Eŭropa Parlamento, ke la interkonsento atingita de la EU kaj Britio estas la plej bona kaj unika aranĝo por la foriro de Britio, kaj ke la EU jam kelkfoje esprimis sian starpunkton pri tio. Li aldonis, ke la voĉdono en la malsupra ĉambro de la brita parlamento ne povas ŝanĝi la sintenon de la EU.

Ankaŭ ĉefreprezentanto de la EU por la intertraktado kun Britio, Michel Barnier, diris en la Eŭropa Parlamento, ke la interkonsento pri la foriro de Britio el la EU, inkluzive de rezerva aranĝo, estas la rezulto de peniga intertraktado inter la EU kaj Britio, kaj denova traktado estas netolerebla.

La ĵurnalo Rodong Sinmun, la organo de la Korea Laborista Partio, merkrede publikigis subskribitan artikolon, kritikante la opiniojn de Usono pri sennukleigo antaŭ mildigo de sankcioj kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko. La artikolo emfazis, ke rilataj partioj devas respondi al bonintencaj rimedoj de la KDPR per efektivaj agoj kaj ripetis la firman starpunkton de la KDPR pri plibonigo de rilatoj kun Usono kaj konstruado de mekanismo de longedaŭra paco sur la Korea Duoninsulo.

La artikolo diris, ke tiuj, kiuj emfazis kontinuan premadon kontraŭ la KDPR antaŭ sennukleigo, senescepte ne volas vidi pliboniĝon de rilatoj inter la KDPR kaj Usono kaj stabiligon de la situacio sur la duoninsulo. La artikolo aldonis, ke plibonigo de rilatoj kaj sankcioj absolute ne povas kunekzisti. La bazo de plibonigo de rilatoj estas respekto kaj konfido, dum tiu de sankcioj estas malamikeco kaj alfrontado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin