Komunikilo de KDPR kritikas usonajn rimedojn kontraŭ Pjongjango

(GMT+08:00) 2019-01-31 12:55:10     Redaktoro:Yu

La ĵurnalo Rodong Sinmun, la organo de la Korea Laborista Partio, merkrede publikigis subskribitan artikolon, kritikante la opiniojn de Usono pri sennukleigo antaŭ mildigo de sankcioj kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko. La artikolo emfazis, ke rilataj partioj devas respondi al bonintencaj rimedoj de la KDPR per efektivaj agoj kaj ripetis la firman starpunkton de la KDPR pri plibonigo de rilatoj kun Usono kaj konstruado de mekanismo de longedaŭra paco sur la Korea Duoninsulo.

La artikolo diris, ke tiuj, kiuj emfazis kontinuan premadon kontraŭ la KDPR antaŭ sennukleigo, senescepte ne volas vidi pliboniĝon de rilatoj inter la KDPR kaj Usono kaj stabiligon de la situacio sur la duoninsulo.

La artikolo aldonis, ke plibonigo de rilatoj kaj sankcioj absolute ne povas kunekzisti. La bazo de plibonigo de rilatoj estas respekto kaj konfido, dum tiu de sankcioj estas malamikeco kaj alfrontado. Ajna sankcio estas neaplikebla por la KDPR, kiu sin apogas sur si mem. La artikolo avertis la malamikajn fortojn, kiuj persistas en premado kontraŭ la KDPR, ne pensi kaj agi senprundente.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin