Donald Trump publikigos lokon kaj daton de dua intervidiĝo kun Kim Jong Un

(GMT+08:00) 2019-02-01 09:55:19     Redaktoro:Li

Usona prezidento Donald Trump diris al amaskomunikilo ĵaŭde en la Blanka Domo, ke li intervidiĝos kun Kim Jong-un je la fino de februaro, kaj Usono kaj la Korea Demoratia Popola Respubliko (KDPR) jam fiksis la daton kaj lokon de la venonta intervidiĝo. La informoj estos publikigitaj venontsemajne.

Samtage, usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron dirante, ke la 3an de januaro, Stephen Biegun, speciala sendito de Usono por la KDPR iros al Seulo por fari interparolon kun Lee Do-hoon, ministro pri duoninsulaj pacaj aferoj de la Sud-Korea Ministerio de la Eksteraj Aferoj de KDPR.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris dum intervjuo kun amaskomunikiloj, ke la dua intervidiĝo inter du ŝtatestroj okazos en Azio je la fino de februaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin