Ni deziras feliĉan Novjaron al fremdaj amikoj prizorgantaj kaj priatentantaj pri Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-02-01 20:36:55     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la unua de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, deziras feliĉan Novjaron al fremdaj amikoj prizorgantaj kaj priatentantaj pri Ĉinio.

Geng Shuang diris:

"Hodiaŭ tiu ĉi gazetara konferenco estas la lasta en la jaro Hundo laŭ la ĉina luna kalendaro. Ĉi tie mi kaj ankaŭ miaj kolegoj Lu Kang kaj Hua Chunying esprimas nian sinceran dankon al ĉiuj ĉeestantaj raportistoj en- kaj eksterlandaj, kiuj en la pasinta jaro donis al nia laboro subtenon kaj kunlaboron. Ĉi tie mi deziras feliĉan Novjaron (la jaro Porko) al fremdaj amikoj prizorgantaj kaj priatentantaj pri Ĉinio. Mi deziras al ĉiuj sanon, prosperon kaj feliĉon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin