Televida prezentado en vespero antaŭ Printempa Festo estas plena de "novoj"

(GMT+08:00) 2019-02-03 16:00:23     Redaktoro:Selena

Televida prezentado en la vespero antaŭ la Printempa Festo ĉiam estas granda spektaklo por la tutmondaj ĉinoj. Ĉijare tio estas la unuafoja televida prezentado fare de la Ĉina Komunikila Grupo post ĝia fondiĝo.

"Strebi por la nova epoko kaj ĝoje pasigi la novan jaron", la televida prezentado estos baldaŭ malfermita en la 4a de februaro. Laŭ konigo, troviĝas enhavoriĉaj artaj eroj, inkluzive de kantoj, dancoj, magioj, akrobataĵoj.

Ĉi-jare la televida prezentado de la Ĉina Centra Televido, kun la ĉefkunvenejo en Pekino kaj tri subkunvenejoj en Jinggangshan, Changchun kaj Shenzhen, donos al la spektantoj la senton, kvazaŭ ili estu sur la loko.

Laŭ konigo, prezentado de skeĉoj kaptas varmajn punktojn zorgatajn de la popolo kaj reflektas la popolan vivon. La skeĉo "Filo Venas" malkaŝas agadojn kontraŭleĝajn kaj la skeĉo "Rakonto pri Laboristoj en Oficejo" pledas por honesteco inter homoj. Kelkaj komendiaj aktoroj, kiuj apenaŭ faris prezentadon sur la sceno de la Ĉina Centra Televido, havos la ŝancon. Ankaŭ komediaj grupoj kolektiĝos en la sceno de la televida prezentado.

Ĉijare programoj de kantoj kaj dancoj prikantos spiriton de diligenta laboro kaj lukto. Kantistoj Lei Jia diris:

"Mi prezentos kanton "Kuniĝo kun Patrolando" por esprimi bondezirojn al nia patrolando."

Laŭ konigo, surbaze de resursoj de la Ĉina Komunikila Grupo, la televida prezentado por 2019 realigos elsendon en diversaj platformoj kaj faros ampleksan kovron per progresinta tekniko por ke ĉinoj tra la tuta mondo kune ĝuu la grandiozan spektaklon.

Cetere la Ĉina Komunikila Grupo unuafoje faros surlokan rektan dissendon per la kvina-generacia reto kun la rapido de 4 kilobitoj en sekundo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin