Novaĵoj (Februaro 04)

(GMT+08:00) 2019-02-04 18:03:45     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia lunda elsendo. Estas la 4a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi adresis salutojn de Printempa Festo kaj esprimis fidon pri estonteco. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping adresis salutojn al la ĉina popolo de ĉiuj etnaj grupoj, samlandanoj en Honkongo, Makao kaj Tajvano kaj transmaraj ĉinoj dimanĉe antaŭ la Printempa Festo.

Li diris dum parolado en la festa akcepto en la Granda Popola Halo en Pekino, ke en la pasinta jaro la tuta lando faris klopodojn kaj atingis multajn sukcesojn.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, adresis la salutojn en la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Ŝtata Konsilio. Partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji, Han Zheng kaj Wang Qishan ĉeestis la akcepton, kiun prezidis Li Keqiang.

En la parolado, Xi rimarkigis, ke la ĉina popolo havis malfacilan sed kontentigan jaron. La ĉina ekonomio restis stabila dum progreso, kun novaj paŝoj prenitaj en reformo kaj pordmalfermo. La lando aktive antaŭenpuŝis kampanjojn por forigo de gravaj riskoj, efektivigis alcelan malriĉec-redukton, preventis kaj regis poluadon, kaj atingis rimarkindajn rezultojn en redukto de malriĉeco. Defendaj kaj militaj reformoj etendiĝis al pli profunda nivelo, grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj malfermis novan ĉapitron kaj partia regado pliboniĝis. La ĉina socio estis stabila, kaj la popolo havis pli fortan senton de kontenteco, feliĉo kaj sekureco.

Por la nova jaro Xi parolis pri la bezono sekvi la novan evoluigan filozofion, antaŭenigi altkvalitan disvolvadon, daŭrigi la seriozan batalon en la tri ŝlosilaj kampanjoj kontraŭ riskoj, malriĉeco kaj poluado kaj preni kunordigitajn paŝojn por certigi konstantan kreskon, antaŭenigi reformon, fari strukturan reĝustigon, plialtigi vivnivelon kaj antaŭgardi riskojn.

Xi alvokis klopodojn por fortigi la senton de kontenteco, feliĉo kaj sekureco en la popolo, akceli kontinuan kaj sanan ekonomian kreskon kaj subteni leĝon kaj ordon por meti gravan fundamenton por konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj celebri la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko per grandaj atingoj.

Xi diris, ke post tiel malfacila laboro dum la tuta jaro, estas tempo de familia rekuniĝo por la vespermanĝo antaŭ la ĉina novjaro kaj restado dum la tuta nokto por brakumi la novan jaron.

Xi parolis pri la bezono plifortigi la amon al la familio kaj al la lando, nutri kaj praktiki kernajn socialismajn valorojn, disvastigi la spiritojn de patriotismo, kolektivismo kaj socialismo kaj rekomendi kombinon de la amo al familio kun la amo al la lando por ke ĉiu individuo kaj ĉiu familio povu kontribui al la granda familio de la ĉina nacio. Li aldonis, ke Ĉinio devas fari grandajn klopodojn por certigi, ke la maljunuloj estas bone respektataj, prizorgataj kaj subtenataj, kaj antaŭenigi programojn por maljunuloj, por ke ili ĉiuj ĝuu feliĉan vivon. Li alvokis diligente labori por alporti feliĉan vivon al la ĉina popolo kaj grandan estontecon al la ĉina nacio kaj fari pliajn klopodojn kune kun la popoloj de ĉiuj landoj por konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj sudana prezidento Omar Hassan Ahmed Al-Bashir lunde sendis unu al la alia gratulajn mesaĝojn por celebri 60-jariĝon de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sudano.

En la gratula mesaĝo, Xi montris, ke Ĉinio alte atentas disvolvadon de la rilatoj kun Sudano kaj volas labori kun Sudano por profundigi kunlaboron en la kadro de la Zono kaj Vojo, efektivigi rezultojn de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj antaŭenigi disvolvadon de la strategia partnereco inter la du landoj.

En la sama tago, ankaŭ ĉefministro Li Keqiang kaj lia sudana paralelulo Mutazz Musa interŝanĝis gratulajn mesaĝojn.

Trafika departemento de la Ministerio de Publika Sekureco diris, ke ekde la vojaĝa premperiodo de la Printempa Festo, glate kaj orde funkciis la tutlanda sistemo de voja pasaĝertransportado.

Ĝis la 3a de februaro dum la premperiodo en la tuta lando, la nombroj de trafikaj akcidentoj kaj mortintoj reduktiĝis per 26% kaj 45% respektive, kaj okazis neniu grava akcidento kun pli ol dek mortintoj.

Koncerna oficialulo de la trafika departemento diris, ke jam pasis la kulmino de vojaĝoj antaŭ la festo, kaj krom ŝtopado de kelkaj sekcioj pro tro multaj veturiloj, ĝenerale la trafiko de ĉefaj vojoj de la tuta lando funkciis glate kaj orde.

Dmitry Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris dimanĉe, ke prezidentoj de Rusio, Turkio kaj Irano okazigos triflankan intertraktadon en la rusa urbo Soĉio en la 14a de februaro.

La rusa ĵurnalo Novaĵo citis la rimarkojn de Peskov en sia raporto, ke en la 14a de februaro en Soĉio, rusa prezidento Vladimir Putin renkontiĝos kun sia turka paralelulo Recep Tayyip Erdoğan, kaj poste li okazigos triflankan intertraktadon kun Erdoğan kaj irana prezidento Hassan Rouhani.

Rusaj amaskomunikiloj raportis, ke la tri ŝtatestroj diskutos pri la situacio en la siria provinco Idlib kaj la retiro de usonaj trupoj el Sirio.

Pentagono anoncis dimanĉe, ke ĝi sendos 3 750 pliajn enservajn soldatojn al la usona-meksika landlimo en la venontaj tri monatoj por subteni landlimajn fortojn.

Laŭ deklaro publikigita de Pentagono, la disaranĝo pliigos la nombron de enservaj soldatoj, kiuj subtenas usonajn doganejojn kaj landlimajn fortojn, ĝis proksimume 4 350. La deklaro diris, ke la aldonitaj trupoj estos finaranĝitaj post 90 tagoj, kaj Pentagono plu taksos konsiston de la forto bezonata por plenumi la mision protekti kaj sekurigi la sudan landlimon.

Usona prezidento Donald Trump plurfoje proponis la ideon deklari nacian krizstaton, se la interkonsento ne inkluzivas monon por konstruado de landlima muro kun Meksiko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin