Novaĵoj (Februaro 05)

(GMT+08:00) 2019-02-05 15:22:21     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5a de februaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke fremdlandaj politikistoj adresis bondezirojn al Ĉinio pro Printempa Festo; Rusio esprimis sintenon pri retiriĝo de Usono el Traktato pri Mezdistanca Balista Misilo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Okaze de la Printempa Festo de Ĉinio, iuj ŝtataj gvidantoj kaj politikistoj adresis siajn bondezirojn al la ĉinaj registaro, popolo kaj elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj pro la festo, esperante evoluigi amikan kunlaboron kun Ĉinio.

Lunde vespere, japana ĉefministro Abe Shinzo sendis videon kaj salutis al elmigrintaj ĉinoj kaj ĉindevenuloj en Japanio en la ĉina lingvo.

Pakistana prezidento Arif-ur-Rehman Alvi donis sincerajn salutojn al la ĉina registaro kaj popolo per ĉinaj amaskomunikiloj, esperante, ke ambaŭ flankoj per kunlaboro sur diversaj kampoj faros kontribuon al prospero de la du landoj kaj regiona paco.

Afgana prezidento Mohammad Ashraf Ghani diris en la letero, ke okaze de la tradicia festo de Ĉinio, li, nome de la afgana popolo, donis sincerajn bondezirojn al la ĉina popolo. Afganio volas plue profundigi la amikecon inter la du landoj.

Brita ĉefministro Theresa May okazigis bankedon de ĉina Printempa Festo en la ĉefministrejo kaj persone faris papertondadon de la ideografiaĵo "printempo". Ŝi diris, ke estas ege gravaj la rilatoj inter Britio kaj Ĉinio kaj Britio alte atentas disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj. En la nova jaro, Britio atendas klopodi kune kun Ĉinio por antaŭenpuŝi kunlaboron en diversaj kampoj.

Argentina prezidento Marucio Macri diris en la saluta video, ke li sincere adresis varmajn salutojn al ĉinoj en la tuta mondo.

Ankaŭ prezidentoj de Aŭstrio kaj Panamo kaj ĉefministroj de Nov-Zelando, Bangladeŝo, Kamboĝo, Tajlando kaj alilandaj gvidantoj donis festajn bondezirojn al la ĉinaj registaro kaj popolo.

Okaze de la nova jaro laŭ la ĉina kalendaro, ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres faris videan salutparolon, adresante bondezirojn al tutmondaj ĉinioj kaj esprimante dankon al Ĉinio kaj la ĉina popolo pro ilia subteno al la UN. En la video, li donis bondezirojn pri la festo al la ĉina popolo en la ĉina lingvo.

Je la 20a horo de la 4a de februaro, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) komencis rekte elsendi la transjaran televidan vesperon. La televida spektaklo kun kanto, danco, magio, akrobataĵo, tradicia opero kaj aliaj ludoj dum pli ol kvar horoj malfermis la ĉinan novjaron kune kun tutmondaj spektantoj. Artaj programoj manifestas firman kredon de ĉinoj al la ĉina revo kaj prikantas ilian fortan senton de kontenteco kaj feliĉo.

Ĉi-jare estas la unua tiuspeca televida vespero post la fondiĝo de Ĉina Komunikila Grupo. La vespero kun la ĉefkunvenejo en Pekino kaj tri subkunvenejoj en Jinggangshan, Changchun kaj Shenzhen montras al la spektantoj ŝanĝiĝojn de Ĉinio, travivaĵojn de ordinaraj homoj kaj aspiron de la popolo pri la bela estonteco en diversaj formoj de arta prezentado.

Apliko de novaj teknologioj, ekzemple virtuala realaĵo, pliigita realaĵo kaj artefarita intelekto estas brila punkto en la televida prezentado. Estas la unua fojo, ke la televida vespero estas rekte elsendita per la reto de la kvina-generacia telekomunika teknologio kun tre granda altdifino.

Kunlabore kun interretaj kompanioj, la Ĉina Komunikila Grupo faris novigon de interaktivigo inter televida platformo kaj poŝtelefona platformo, kaj la nombro de elsendo de bondeziraj videoj kalkuliĝis al 24,7 miliardoj da fojoj.

Printempa Festo estas ferio por kuniĝo de familianoj, kaj vortoj de familio, varmeco kaj feliĉo ĝuste estas gravaj temoj de la televida prezentado. Per tiuj elstaraj artaj programoj, la televida prezentado disvastigis la ĉinan tradician kulturon kaj pliigis kulturan fidon de la ĉina nacio.

Lunde Ma Zhaoxu, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉina konstanta reprezentanto al la UN, ĉeestis la altnivelan publikan debaton de la Sekureca Konsilio pri "aktivado de dungita armeo estas origino de nesekureco kaj nestabileco de Afriko".

Ma diris, ke aktivado de la dungita armeo estas minaco al internacia paco kaj sekureco, serioze minacas pacon kaj stabilecon de evoluantaj landoj, precipe afrikaj landoj kaj devas estis atentata de la internacia komunumo. La agado de dungita armeo malobservis principojn de la Ĉarto de la UN, intervenis en internajn aferojn de afrikaj kaj evoluantaj landoj kaj damaĝis suverencon, sendependecon kaj teritorian integrecon de tiuj landoj. Ĉinio firme oponas kontraŭ tio.

Ma diris, ke Ĉinio ĉiam subtenas afrikajn landojn strebi pacon kaj prosperan disvolviĝon kaj apogas Afrikon efektivigi la tagordon de 2063 de la Afrika Unio kaj iniciaton "senigo de pafado en Afriko 2020". Ĉinio decidis establi Fonduson de Ĉina-Afrika Kunlaboro pri Paco kaj Sekureco, subtenante kunlaboron inter ambaŭ flankoj en paco, sekureco kaj pacprotektado.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, prezidanto de la Komisiono de Afrika Unio Moussa Faki Mahamat faris raportojn kaj membrolandoj de la SK kaj reprezentantoj de pli ol 20 landoj ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladojn.

Lunde rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris, ke retiriĝo de Usono el la Traktato pri Mezdistanca Balista Misilo malaltigos "sojlon" de uzado de nukleaj armiloj.

Tiutage Lavrov diris al amaskomunikiloj, ke Usono ne plenumos plu siajn devojn de la Traktato pri Mezdistanca Balista Misilo, celante rompi limigan sistemon de milita armado kaj strategiaj armiloj. Rusio esprimis bedaŭron pri tio kaj opiniis, ke koncernaj decidoj de Usono malaltigos "sojlon" de uzado de nukleaj armiloj kaj multigos riskon de nuklea konflikto.

Lavrov diris, ke Rusio volas fari dialogon kun Usono surbaze de egaleco kaj reciproka utilo. Li diris, ke la "Nova Konvencio pri Redukto de Strategiaj Armiloj" elvalidigota en 2021 estas la ununura traktato pri milita regado inter la du landoj.

Lunde venezuela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, forte kondamnante, ke iuj eŭropaj landoj agnoskis Juan Guaidó kiel "provizora prezidento" kaj esprimante amplekse denove konsideros la rilatojn kun tiuj eŭropaj landoj.

En la deklaro, venezuela Ministerio de Eksterlandaj Aferoj forte kritikis, ke tiuj eŭropaj landoj publike partoprenis en la plano de Usono pri renverso de laŭleĝa registaro de Nicolas Maduro kaj postulis, ke koncernaj landoj tuj revizios la starpunkton pri Venezuelo.

Iom frue de tiu tago, Hispanio, Germanio, Britio, Francio kaj Svedio proklamis agnoskon de "provizora prezidento" Juan Guaidó kaj postulis Venezuelon kiel eble plej frue okazigi ĝeneralan elektadon.

En iu aktivado de opoziciuloj en la 23a de januaro, Juan Guaidó proklamis sin kiel "provizora prezidento", postulante denove okazigi ĝeneralan elektadon kaj akiris subtenon de Usono kaj iuj latinamerikaj landoj. Lastatempe usona prezidento Donald Trump eĉ esprimis eblecon pri milita interveno al Venezuelo.

Lunde posttagmeze estro de departemento pri ŝtata sekureco de sudkorea prezidentejo Chung Eui-yong renkontiĝis kun speciala reprezentanto de Usono pri koreaj politikoj Stephen Biegun kaj interŝanĝis opiniojn pri la okazonta labornivela interparolo.

Laŭ konigo, dum la renkontiĝo, Chung Eui-yong aŭskultis starpunkton de Usono pri la labornivela interparolo kaj transdonis al Usono la opiniojn de Sud-Koreio, inkluzive de la taksado de la sud-korea registaro pri la nuna situacio de la Korea Duoninsulo kaj solvotaj demandoj.

Chung diris, ke Sud-Koreio atendas, ke la labornivela interparolo inter Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko akiros esencajn atingojn por antaŭenigi okazigon de la dua renkontiĝo inter duflankaj gvidantoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin