Nombro de turistoj kalkuliĝos al 400 milionoj dum la Printempa Festo

(GMT+08:00) 2019-02-07 14:15:11     Redaktoro:Ema

Laŭ la datumo de la turisma retejo Xiecheng, la prognozita nombro de ĉinaj vojaĝantoj kalkuliĝos al 400 milionoj dum ĉijara Printempa Festo, kaj preskaŭ 7 milionoj da ĉinoj vojaĝos al fremdaj landoj. Vojaĝantoj el pli ol 100 urboj en Ĉinio iros al pli ol 900 lokoj enlandaj kaj eksterlandaj.

Zhao Shuang, laboristo de la turisma retejo Tuniü, diris, ke kelkaj pasaĝeroj planis la vojaĝon eĉ antaŭ kvin monatoj.

Pro la venontaj vintraj olimpikoj en Pekino, la vojaĝoj por sportado sur glacio kaj neĝo konstante furoras. Japanio kaj Tajlando publikigis favorajn politikojn de vizo por ĉinoj, tial tiuj landoj altiras pli kaj pli da turistoj.

Ĉinoj rigardas la Printempan Feston kiel la feston de familia rekuniĝo. Vojaĝo kun familianoj fariĝas nova maniero por celebrado de la festo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin