Trump: Usono kaj KDPR okazigos duan kunvenon en Hanojo

(GMT+08:00) 2019-02-09 17:11:52     Redaktoro:Xiong
En la 8a de februaro, usona prezidento Donald Trump diris, ke la dua kunveno inter gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) okazos de la 27a ĝis la 28a de februaro en Hanojo, la ĉefurbo de Vietnamio.

Trump esperas la intervidiĝon kun Kim Jong-un, la plej alta gvidanto de KDPR, por akceli la pacon. Li diris, ke sub gvido de Kim Jong-un, KDPR fariĝos la lando kun forta ekonomio. Li ankaŭ diris, ke en Pjongjango la intervidiĝo de Stephen Biegum, speciala reprezentanto de politiko inter Usono kaj KDPR, kun la nord-korea flanko estas tre "konstruktiva".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin