Kunlaboroj kaj reciprokaj profitoj inter Ĉinio kaj Usono estas neŝanĝeblaj

(GMT+08:00) 2019-02-10 16:10:30     Redaktoro:Li
En la lastaj tagoj, ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai diris, ke Ĉinio kaj Usono devas profundigi reciprokan konon kaj komprenon, ĝuste juĝi strategiajn intencojn de la alia flanko. Kunlaboroj kaj reciprokaj profitoj inter Ĉinio kaj Usono estas neŝanĝeblaj.

La lasta vendredo en Miĉigano, Cui Tiankai partoprenis en interparola kunveno pri la 40-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Li diris, ke la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono preskaŭ estas en la paralela periodo kun la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. La du gravaj historiaj porcezoj protektis la interesojn de la dulandaj popoloj. Kvankam la du landoj havas diferencojn en kampoj de historio, kulturo kaj socia sistemo, tamen en la pasintaj 40 jaroj, la ĉefa aspekto de la dulandaj rilatoj ĉiam estis kunlaboroj kaj reciprokaj profitoj.

Cui diris, ke estas normale Ĉinio kaj Usono havas diverĝojn, sed la du landoj devas profundigi reciprokan konon kaj komprenon por nuligi maltrankvilojn de la dulandaj sagacaj homoj.

Cui diris ankaŭ, ke la humanisma interŝanĝo, speciale la edukadaj kunlaboroj inter la du landoj estas grava kolono de ĉina-usona rilato.

En la sama tago, antaŭa usona ŝtata sekretario R. Nicholas Burns kaj aliaj 500 homoj el malsamaj kampoj de Usono partoprenis en la kunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin