Novaĵoj (Februaro 12)

(GMT+08:00) 2019-02-12 17:06:20     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Lucia kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 12a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio plu klopodos por konstrui pli belan mondon; Britio sekurigas kontinuan liberan komercon kun Svisio post sia retiro el la EU. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dum la Printempa Festo, gvidantoj de Usono, Britio, Japanio kaj multaj aliaj landoj sendis bondezirojn al la ĉina popolo. Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev speciale vizitis la ĉinan ambasadejon en Rusio. Ili alte taksis la kontribuon de lokaj ĉinoj por ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj la rolon de Ĉinio en la internacia komunumo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke tio ne nur reflektis la influon de la ĉina kulturo, sed ankaŭ montris pozitivan intencon de tiuj landoj por amikaj interŝanĝoj kaj kunlaboro kun Ĉinio. Ŝi diris, ke en la nova jaro, Ĉinio volas plu klopodi kune kun aliaj landoj por konstrui pli belan, harmonian kaj prosperan mondon.

Ĉina sendito lunde urĝis adopti unuecan kriterion en la batalo kontraŭ terorismo.

Wu Haitao, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris en la Sekureca Konsilio, ke en la batalo kontraŭ terorismo, ĉiuj landoj devas subteni unuecan kriterion kaj adopti nul-toleran politikon. Internaciaj klopodoj en la batalo kontraŭ terorismo devas konformi al la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN; respekti la suverenecon de koncernataj ŝtatoj kaj la respondecon de membroŝtatoj; doni plenan ludadon al la ĉefa rolo de la UN kaj ĝia Sekureca Konsilio; kaj plene efektivigi koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio kaj la tutmondan antiterorisman strategion de la UN. Wu akcentis, ke terorismo estas komuna malamiko de la homaro, kaj neniu lando povas trakti ĝin sola. La internacia komunumo devas akcepti la koncepton de komunumo de komuna estonteco de la homaro, plifortigi kunlaboron orientitan al rezultoj, subteni unuecon kaj kune reagi al terorismaj minacoj. Wu vokis al membroŝtatoj de la UN klopodi por elimini la fontojn, kiuj kaŭzas terorismon, kaj trakti samtempe simptomojn kaj radikajn kaŭzojn. Li aldonis, ke la internacia komunumo devas helpi membroŝtatojn en realigo de sociekonomia disvolviĝo kaj antaŭenigi la traktadon de tiklaj problemoj per politikaj rimedoj.

Britio lunde konkludis komercan interkonsenton kun Svisio, permesante al la entreprenoj plu komerci libere post la retiro de Britio el la Eŭropa Unio.

La interkonsento pri komerca kontinueco, kiu laŭeble kopiis la nunajn aranĝojn inter la EU kaj Svisio, validiĝos en januaro de 2021 tuj post la fino de la transira periodo laŭ la kondiĉo de la interkonsento pri la retiro de Britio, aŭ en la 29a de marto de la kuranta jaro, se Britio foriros el la EU sen interkonsento.

Kiel membro de la EU, Britio profitas de ĉirkaŭ 40 ekzistantaj eŭrop-uniaj komercaj interkonsentoj, kiuj tuŝas pli ol 70 landojn. Dum la procezo de la retiro el la EU, Britio ŝparas ĉiun minuton por kopii tiajn interkonsentojn kaj tiel sin prepari por la retiro.

La interkonsento pri komerca kontinueco kun Svisio estas konsiderata kiel la plej granda, ĉar Svisio estas la tria plej granda merkato de Britio ekster la EU. La interkonsento simpligas la komercon kaj permesas al la entreprenoj plu komerci libere sen iu ajn aldona tarifo. Laŭ deklaro de la Brita Ministerio de Internacia Komerco, estos plu forigitaj tarifoj sur la granda plimulto de varoj de komerco inter Britio kaj Svisio.

Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif diris lunde en Libano, ke Irano volas kunlabori kun Libano kaj donas ĉiajn subtenojn al la lando.

Zarif tiutage interparolis respektive kun libana prezidento Michel Aoun, prezidanto de la Nacia asembleo Nabih Berri, ĉefministro Saad Hariri kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Gebran Bassil pri la duflankaj rilatoj, la krizo de siriaj rifuĝintoj kaj la regiona situacio.

Zarif diris en gazetara konferenco post interparolo kun Bassil, ke Irano plu subtenos Libanon kaj pretas respondi al la postulo de la libana registaro pri kunlaboro en ĉiuj gravaj kampoj. Bassil diris, ke sub la kondiĉo de la rezolucio de la Unuiĝintaj Nacioj, Libano volas konduki ekonomian kunlaboron kun Irano.

Zarif diris dum la interparolado kun Aoun, ke Irano subtenas la proponon de Libano pri traktado de la krizo de siriaj rifuĝintoj. Aoun diris, ke Irano ludas la gravan rolon en rehejmenigo de siriaj rifuĝintoj, kio helpas Libanon solvi la krizon de siriaj rifuĝintoj.

Lunde vespere en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo, fermiĝis la 32a Pintkunveno de Ŝtataj Estroj kaj Registaraj Ĉefoj de la Afrika Unio, kiu fokusiĝis pri la demandoj de rifuĝintoj kaj delokitaj afrikanoj.

Egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi, kiu transprenis de la ruanda prezidento la unu-jaran oficperiodon de deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio, diris, ke trakti la demandon de delokitaj afrikanoj, liveri laborojn al junuloj kaj validigi la afrikan liberkomercan interkonsenton estos gravaj direktoj de lia laboro dum la oficperiodo. Li aldonis, ke li atribuos gravecon ankaŭ al traktado de minacoj de terorismo kaj klimatŝanĝiĝo, kiujn alfrontas la afrika kontinento.

Al-Sisi diris, ke la afrika liberkomerca interkonsento validiĝos eble dum la nova pintkunveno de la Afrika Unio, kiu okazos en julio de la kuranta jaro.

Venezuela ministro pri defendo Vladimir Padrino Lopez diris lunde en la ĉefurbo Karakaso, ke ajnaj sankcioj ne povas diserigi Venezuelon nek povas submetigi ĝin. Li alvokis la armeon batali por la patrolando, oponi agreson de imperiismo kaj strebi por paco.

Padrino faris la rimarkojn en kunveno, kiun la Ministerio de Defendo okazigis por peti subskribojn por publika letero al Usono. Li rimarkigis, ke usonanoj diris, ke se la venezuela armeo oponos konstitucion kaj la reĝimon de Nicolas Maduro, ili nuligos sankciojn kontraŭ Venezuelo, kio sendube subtaksis la venezuelan militistaron. Li alvokis solidarecon kun la patrolando.

La 6an de februaro, venezuela prezidento Maduro vokis la popolon kune subskribi la publikan leteron al Usono por esprimi subtenon al la registaro kaj oponon kontraŭ la interveno de Usono kaj urĝi Usonon respekti la suverenecon de Venezuelo kaj haltigi sankciojn. Ekde la 11a de tiu ĉi monato, ĉiuj departementoj de la venezuela armeo komencis peti subskribojn por la publika letero.

La 3a Internacia Konferenco pri Petrolo malfermiĝis lunde en la egipta ĉefurbo Kairo, kun la temo "Nord-Afriko kaj Mediteraneo: Kontentigo de Morgaŭa Prienergia Postulado.

Egipta ĉefministro Mostafa Madbouly diris en la malferma ceremonio, ke la kunveno estas tre bona okazo por kunordigo kaj kunlaboro de koncernaj registaroj kaj entreprenoj kun prienergia industrio, kaj la rezultoj de la kunveno profitigos ĉiujn partiojn.

La retejo de la egipta ĵurnalo al-Ahram raportis, ke la tri-taga kunveno ampleksos la sekurecon de energio, sanon de virinoj, medion, financon kaj investadon kaj diskutos pri aplikado de cifereca teknologio en la kampo de energio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin