Venezuela prezidento ordonis fortigi landliman militan aranĝon

(GMT+08:00) 2019-02-16 16:44:17     Redaktoro:Yu

Venezuela prezidento Nicolas Maduro vendrede faris paroladon, postulante, ke la armeo tuj ellabori specialan planon pri landlima aranĝo, precipe en la okcidenta regiono kaj la montara regiono Andean por certigi sekurecon kaj pacon en landlimaj regionoj.

Maduro faris la paroladon post milita ekzercado. Li diris, ke la kapablo, batalspirito, patriotisma entuziasmo kaj unueco, montritaj de la armeo kaj milico de Venezuelo dum la ekzercado, estas laŭdindaj, kaj la ekzercado atingis plenan sukceson.

Maduro diris ankaŭ, ke fronte al senĉesaj minacoj de Usono, Venezuelo firme defendos suverenecon kaj teritorian integrecon eĉe je la kosto de vivoj, se tio estos necesa.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin