Ĉina altrangulo: Tutmonda kunlaboro kaj multflankeco estas ĝusta vojo

(GMT+08:00) 2019-02-17 13:58:59     Redaktoro:Yu

Sabate en Munkeno, altranga ĉina oficialulo diris, ke tutmonda kunlaboro, multflankeco kaj la komunumo kun komuna estonteco por la homaro reprezentas gravan tendencon de nia epoko kaj estas la ĝusta vojo por iri.

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en sia tonika parolado: "Labori por la Komunumo kun Komuna Estonteco por la Homaro per Akcelo de Internacia Kunlaboro and Multflankeco" en la 55a Munkena Sekureca Konferenco.

Yang, kiu estas ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke hodiaŭ la mondo spertas rapidajn kaj profundajn ŝanĝiĝojn kun kreskantaj necertecoj kaj nestabileco. "Unuflankeco kaj protektismo leviĝas, kaj la multflanka internacia ordo kaj tutmonda administra sistemo alfrontas defion."

Yang aldonis, ke kiel fondinto-membro de la UN kaj konstanta membro de ĝia Sekureca Konsilio, Ĉinio ĉiam apogas multflankecon kaj sekvas multflankan vojon kaj rekomendas pacon, disvolvadon kaj kungajnan kunlaboron, ludante sian konsekvencan rolon kiel akcelanto de monda paco, kontribuanto al tutmonda evoluo kaj subtenanto de la internacia ordo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin