Laŭ invito de Usono, de la 21a ĝis la 22a de februaro, Liu He, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro, kaj estro de la ĉina flanko por la Ampleksa Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono, vizitos Usonon por okazigi la 7an Ĉina-Usonan Altnivelan Ekonomian kaj Komercan Konsiliĝon kune kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Mnuchin.