Novaĵoj (Februaro 19)

(GMT+08:00) 2019-02-19 17:28:44     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 19a de februaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio rifuzas pozicion de Usono pri Huawei; ĉina plej alta leĝdonanto promesis fortigi interŝanĝojn kun la Nacia Dieto de Japanio. Sekve estos la programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde rifuzis la pozicion de Usono pri la ĉina firmao Huawei, dirante, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj landoj sekvos la principon de justa konkurenco kaj kune protektos justan kaj ne-diskriminacian merkatmedion.

Laŭ raportoj, usona vicprezidento Mike Pence avertis siajn aliancanojn serioze trakti "la minacon" de la ĉina firmao Huawei, kiam ili serĉas partnerojn por konstrui senkablan infrastrukturon de la kvina-generacia telekomunika teknologio. Li faris la rimarkojn sabate dum la Munkena Sekureca Konferenco.

Raportoj diris ankaŭ, ke kelkaj usonaj oficialuloj lastatempe argumentis, ke laŭ la ĉina Nacia Leĝo pri Informa Servo, kompanioj kiel ekzemple Huawei aŭ ZTE eble estas devigitaj transdoni datumojn aŭ aliron al ĉina informa servo.

Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke ĉi tiuj estas eraraj kaj unuflankaj interpretoj de gravaj ĉinaj leĝoj. Geng diris, ke la ĉina Nacia Leĝo pri Informa Servo ne nur kondiĉas la obligaciojn de organizoj kaj civitanoj por subteni la laboron de nacia informa servo ene de la ĉina leĝo, sed ankaŭ tekstas, ke la ŝtata informa servo devas observi leĝojn, respekti kaj protekti homajn rajtojn kaj certigi la rajtojn kaj interesojn de individuoj kaj organizoj.

Li diris, ke ankaŭ aliaj ĉinaj leĝoj havas multajn kondiĉojn por protekti la leĝajn rajtojn kaj interesojn de civitanoj kaj organizoj, inkluzive de datumsekureco kaj privateco. Ankaŭ ĉi tiuj reguloj estas aplikeblaj al la laboro de nacia informa servo. La usona flanko devas kompreni ĉi tion plene kaj objektive, sed ne fari malĝustajn kaj unuflankajn interpretojn. Li aldonis, ke uzi leĝdonon por subteni nacian sekurecon kaj postuli organizojn kaj individuojn kunlabori kun nacia informa servo estas internacie akceptita praktiko.

La plej alta leĝdonanto de Ĉinio, Li Zhanshu, lunde renkontiĝis kun delegacio konsistanta el pluraj membroj de la Ĉambro de Konsilistoj de Japanio, promesante plifortigi la interŝanĝojn kaj kunlaboron kun la Nacia Dieto de Japanio kaj akceli ĉina-japanajn rilatojn.

Li, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke estas gravaj oportunoj alfrontataj de la du landoj ĉi-jare por plibonigo kaj disvolvado de duflankaj rilatoj, ĉar la ĉina-japanaj rilatoj estis revenigitaj al la ĝusta vojo de disvolvado, post kiam ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Shinzo Abe renkontiĝis tri fojojn en la pasinta jaro kaj atingis gravan konsenton. Li diris, ke la du flankoj devas efektivigi la konsenton de gvidantoj de la du landoj, plifortigi reciprokan fidon pri strategia sekureco, grandigi pragmatan kunlaboron en la kampoj de ekonomio, kulturo kaj interŝanĝoj inter junuloj.

Ninoyu Satoshi, estro de la delegacio kaj membro de la Ĉambro de Konsilistoj de Japanio, diris, ke la Nacia Dieto de Japanio volas plifortigi kontaktojn kaj reciprokan komprenon kun la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio kaj pli multe kontribui al la bon-najbara amikeco inter la du landoj.

Ĉina ambasadoro al Britio Liu Xiaoming diris lunde, ke la ĉina ekonomio, kiu restas fortika, alportos pli da oportunoj al la tuta mondo.

En subskribita artikolo publikigita en la ĵurnalo Daily Telegraph, Liu diris, ke la ĉina ekonomio kreskas en mez-alta rapido kaj restas fortika. Malgraŭ iuj disputoj, ĉina-usona komerca kaj ekonomia kunlaboro montras grandan potencialon kaj elastecon. Ĉinio, kiu restas la plej granda komercanto de la mondo en varoj, malfermas siajn pordojn pli larĝe al la ekstera mondo.

La altranga diplomato diris, ke la ŝanĝiĝo de lia lando de alta rapido al altkvalita kresko evidente altigis la efikon de kresko. Li diris, ke novaj motoroj de kreskado, kiujn reprezentas novaj industrioj, produktoj kaj komercaj modeloj, senĉese aperas, kun mezumo de pli ol 18 000 novaj entreprenoj establitaj ĉiutage kaj kresko de reta detalado je pli ol 20%. Liu akcentis, ke kresko fariĝis pli verda en Ĉinio.

Kiel la plej granda motoro por tutmonda kresko dum multaj jaroj, Ĉinio estis la plej rapida kreskanta inter la kvin plej grandaj ekonomioj en 2018 kaj dediĉis 30% da kontribuo al la tutmonda kresko. Liu diris, ke Ĉinio alportos pli da oportunoj al la mondo en la estonteco.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris lunde, ke de la 13a ĝis la 14a de februaro en Varsovio, Usono kaj Pollando kunorganizis konferencon pri Mez-Oriento, kio celis krei novan divid-linion en Mez-Oriento.

Deklaro publikigita de la ministerio diris, ke en gazetara konferenco, Zakharova diris responde al rilata demando, ke Mez-Oriento estas plena de kontraŭdiroj kaj konfliktoj, kaj la konferenco refoje montris la usonan intencon krei novan divid-linion en la regiono, kio malhelpas realigi longedaŭran stabilecon kaj solvi konflikton en la regiono. Ŝi diris, ke la usona registaro celis influi mez-orientajn politikojn de ĉiuj partoprenantaj partioj de la konferenco por ke ili adaptiĝu al la usonaj interesoj.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro lunde faris paroladon, kondamnante intervenajn parolojn faritajn de usona prezidento Donald Trump en tiu tago kaj urĝante Usonon tuj haltigi ordonojn kaj instrukciojn al Venezuelo.

Maduro diris, ke la paroloj de Trump plene reflektis blankulan superecon, sed Venezuelo persistos pri plurismo. Maduro kritikis Trump, ke li ĉiam agis kiel mastro de Venzuelo kaj ordonis en Miami la venezuelan armeon, intencante interveni en la internajn aferojn de Venezuelo kaj regi la landon. Maduro aldonis, ke la venezuela armeo reagos al la paroloj de Trump per batalspirito, solidareco kaj vero.

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke Usono serĉas pacan transdonon de la regpotenco de Venezuelo, tamen ĝi ankoraŭ rezervas ĉiujn siajn elektojn.

Trump faris la rimarkojn dum parolado al societoj de venezuelaj usonanoj en la urbo Miami de Florido. Li esprimis subtenon al Juan Guaido, prezidanto de la Nacia Asembleo de Venezuelo kaj opozicia gvidanto kaj minacis la venezuelan armeon, ke se ili subtenos plu la reĝimon de Nicolas Maduro, Venezuelo perdos ĉion.

La pakistana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke Pakistano kaj Saud-Arabio jam subskribis investan interkonsenton kun sumo de 20 miliardoj da usonaj dolaroj kaj memorandon de kompreno. La du flankoj prenis investon kaj komercon kiel prioritaton de kunlaboro.

Lunde saud-arabia kronprinco Mohammad bin Salman Al Saud finis la du-tagan viziton al Pakistano. Laŭ la komuna deklaro, publikigita de la pakistana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj en la sama tago, Saud-Arabio investos 20 miliardoj da usonaj dolaroj koncerne al turismo, minejo, petrolkemio, agrikulturo kaj aliaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin