Brita ĉefministro iros al EU por traktado pri interkonsento rilata al retiro

(GMT+08:00) 2019-02-20 13:37:10     Redaktoro:Yu

La brita ĉefministrejo diris marde, ke ĉefministro Theresa May merkrede iros al Bruselo por intertraktado kun gvidantoj de la Eŭropa Unio pri revizio de la interkonsento koncerna al la retiro de Britio el al EU.

Proparolanto de la brita ĉefministrejo diris al raportistoj de la novaĵ-agentejo Xinhua, ke ĉefministro May okazigos intertraktadon kun prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean Juncker, kaj la enhavoj tuŝos la demandon pri la irlanda landlimo.

En januaro de la kuranta jaro, la malsupera ĉambro de la brita parlamento adoptis reviziitan projekton koncernan al la interkonsento pri la retiro el la EU, postulante, ke ĉefministro May traktadu plu kun la EU por anstataŭigi la envahon pri la irlanda landlimo en la interkonsento per la reviziita projekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin