Trump promesis havi pli da renkontiĝoj kun Kim

(GMT+08:00) 2019-02-21 13:16:37     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump merkrede diris, ke li kaj la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko Kim Jong Un havos pli da renkontiĝoj post tiu en la vijetnama ĉefurbo Hanojo.

Li diris tion al raportistoj post renkontiĝo kun aŭstra ĉefministro Sebastian Kurz en la Blanka Domo. Li diris, ke la baldaŭa renkontiĝo inter li kaj Kim absolute ne estos la lasta. Li aldonis, ke li ne opinias, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko ne volas rezigni sian nuklean planon, kaj li volas nuligi sankciojn kontraŭ la Korea Demokratia Popola Respubliko, tamen ĝi devas la unua preni signifan agadon.

La Blanka Domo diris en deklaro, ke antaŭ tio Trump telefone diskutis kun japana ĉefministro Shinzo Abe pri la dua kunveno kun Kim. La du flankoj reasertis sian devontigon por definitiva kaj plene kontrolita sennukleigo de la Korea Duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin