Novaĵoj (Februaro 22)

(GMT+08:00) 2019-02-22 19:02:16     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22 de februaro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Usono komencis la 7an altnivelan ekonomian kaj komercan konsiliĝon; Usona prezidento diris, ke ekonomia kresko de la KDPR estas tre grava por rilatoj inter Vaŝingtono kaj Pjongjango. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde matene laŭ loka tempo en la administra oficdomo Eisenhower de la Blanka Domo, Liu He, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro, kaj estro de la ĉina flanko por la Ampleksa Ekonomia Dialogo inter Ĉinio kaj Usono, kaj usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Mnuchin, kune prezidis la inaŭguron de la 7a Ĉina-Usona Altnivela Ekonomia kaj Komerca Konsiliĝo. Ĉi-foja altnivela konsiliĝo okazas de la 21a ĝis la 22a de februaro en Vaŝingtono kaj la duflankaj teamoj jam faris labornivelan konsiliĝon en la 19a de februaro.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde vokis proksimigi rilatojn kun karibaj landoj.

Wang faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun reprezentantoj el karibaj landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Wang diris, ke Ĉinio kaj karibaj landoj kreis paradigmon pri rilatoj de egala traktado kaj kungajna kunlaboro inter grandaj kaj malgrandaj landoj. Li vokis ĉiujn landojn defendi la internacian ordon kun la Unuiĝintaj Nacioj ĉe la kerno kaj multflankecon bazitan sur internaciaj reguloj. Li emfazis la gravecon de daŭripova evoluigo, kaj vokis plifortigi la kunlaboron pri la iniciato Zono kaj Vojo kaj kune protekti la tutmondajn kaj regionajn pacon kaj stabilecon.

Reprezentantoj, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la sepan konsiliĝon de ministroj pri eksterlandaj aferoj inter Ĉinio kaj karibaj landoj, diris, ke iliaj landoj volas konstrui la Zonon kaj Vojon kune kun Ĉinio, kaj intensigi kunordigon pri klimatŝanĝiĝo por protekti komunajn interesojn.

La saman tagon en Pekino, Wang renkontiĝis ankaŭ kun saŭd-arabia ŝtatministro pri eksterlandaj aferoj Adel al-Jubeir.

Wang diris, ke rapide disvolviĝis kunlaboro inter Ĉinio kaj Saud-Arabio en diversaj kampoj, kaj la du flankoj respektis, komprenis kaj subtenis unu la alian. La internacia situacio estas plena de necerteco nun, kaj la du flankoj devas labori kune por aldoni pli da pozitiva energio kaj stabileco al la internacia kaj regiona situacio. Ĉinio volas plifortigi la altteknikan kunlaboron kun la saud-arabia flanko kaj kune brakumi la kvaran industrian revolucion. Wang diris, ke li kredas, ke Saud-Arabio liveros plu justan merkatan medion por ĉinaj entreprenoj.

Adel al-Jubeir diris, ke la duflankaj rilatoj estis tre stabilaj kaj solidaj kun rapida disvolviĝo en la lastaj jaroj, kaj ke la saud-arabia flanko rigardas Ĉinion kiel longtempan strategian partneron kaj esperas pli proksimajn rilatojn en politiko, ekonomio, sekureco kaj aliaj lokoj. Li diris, ke la saud-arabia flanko tute komprenas kaj subtenas Ĉinion en ĝiaj klopodoj por defendo de nacia sekureco kaj stabileco kaj opono kontraŭ ajna interveno en la internajn aferojn de Ĉinio.

Usona prezidento Donald Trump diris ĵaŭde, ke fortika ekonomia kresko de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) estas tre grava por rilatoj inter Usono kaj la KDPR.

De la 27a ĝis la 28a de februaro en la vjetnama ĉefurbo Hanojo okazos la dua renkontiĝo inter usona prezidento Trump kaj la plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un. La Blanka Domo publikigis deklaron, esprimante la fidon de Trump pri realigo de paco sur la Korea Duoninsulo kaj lian atendon pro la dua pintkunveno inter la du landoj.

La usona Ŝtata Departemento ĵaŭde publikigis deklaron, dirante, ke tiutage en Vaŝingtono la usona flanko kunvenis kun reprezentantoj el arabaj landoj kaj regiona organizo por diskuti pri konstruado de mezorienta strategia alianco.

La deklaro diris, ke en Vaŝingtono la usona flanko kunvenis kun altrangaj oficialuloj el Barejno, Egiptio, Jordanio, Kuvajto, Amano, Kataro, Saud-Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj la Golfa Kunlabora Konsilio por konsiliĝi pri fundamentaj politikaj kaj sekurecaj demandoj koncernaj al konstruado de mez-orienta strategia alianco. La partoprenantaj partioj ankaŭ diskutis pri la venontaj celoj de la alinaco en kelkaj kampoj. La deklaro aldonis, ke la alianco estas defensiva kun la celo puŝi la membrojn atingi komunajn celojn kaj trakti minacojn al regionaj sekureco kaj prospero.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris ĵaŭde, ke Rusio etendis siajn brakojn al la Eŭropa Unio kaj volas disvolvi rilatojn de kunlaboro kun la EU, kaj ke li esperas, ke la EU rezignos malamikecon kontraŭ Rusio kaj estos strikta partnero de Rusio.

Lavrov faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun reprezentantoj de la Eŭropa Komerca Asocio. Li diris, ke Rusio volas paralele disvolvi rilatojn de kunlaboro kun la EU, kaj esperas, ke ĉiuj landoj de la EU estos solidaraj, striktaj kaj sendependaj partneroj de Rusio surbaze de siaj interesoj. Lavrov ankaŭ esprimis bonvenon al fremdlandaj entreprenoj en Rusio kaj diris, ke Rusio esperas, ke fremdlandaj entreprenoj, inkluzive de tiuj de la EU, akiros pli da oportunoj en Rusio.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro ĵaŭde deklaris, ke lia lando malfermos la landlimon kun Brazilo ekde la 20a horo ĵaŭde.

Maduro deklaris la decidon posttagmeze en altnivela kunveno de la venezuela armeo. Li diris, ke la venezuela-brazila landlimo estos komplete fermita ĝis publikigo de lia nova instrukcio. Li aldonis, ke li konsideras fermon de la venezuela-kolombia landlimo.

Speciala kunordiganto de la UN pri la paca procezo de Mez-Oriento, Nickolay Mladenov, diris merkrede, ke post zorgema taksado li opinias, ke estas tre malgranda ebleco de realigo de palestina-israela paco, ĉar pliiĝas perfortaĵoj sur la palestina okupata teritorio, kaj estas granda risko de milito inter Palestino kaj Israelo.

Triba gvidanto diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la iraka sekurectrupo ĵaŭde akceptis 150 aktivulojn de la grupo Islama Ŝtato, kiuj estis kaptitaj de la Siria Demokratia Armeo en Sirio.

Al-Obaidi aldonis, ke la aktivuloj akceptitaj de la iraka armeo plejparte estis krimuloj, kontraŭ kiuj la irakaj aŭtoritatoj publikigis arestordonon, pro mortigo kaj turmentado kontraŭ la irakaj civiluloj kaj batalo kontraŭ la iraka sekurectrupo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin