Ĉinio kontraŭstaras militan intervenon kaj agojn elvokantajn tumulton en Venezuelo

(GMT+08:00) 2019-02-22 19:39:58     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 22a de februaro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio kontraŭstaras militan intervenon al Venezuelo kaj ĉian ajn agon, kiu elvokus streĉiĝon de situacio en Venezuelo kaj eĉ tumulton.

Laŭraporte, en la 23a de februaro Usono alprenos ĉian rimedon por fari, ke la venezuela opozicio transportu "humanitarajn" materialojn trans la landlimo en Venezuelon. Estas analizisto, kiu diris, ke la celo estas fabriki konflikton kaj serĉi taŭgan pretekston por milita interveno. Por tio Geng Shuang diris:

"Ni rimarkas, ke en la lasta tempo la venezuela registaro tenas sin je sobreco kaj sinregado kaj efike evitigis grandmezuran sangan konflikton. Se altrude transporti "humanitarajn" materialojn en Venezuelon kaj estigi perfortaĵojn, la sekvo estos serioza, kion neniu flanko volas vidi. Ĉinio kontraŭstaras militan intervenon al Venezuelo kaj ĉian ajn agon, kiu elvokus streĉiĝon de situacio en Venezuelo kaj eĉ tumulton."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin