Lavrov: Rusio volas disvolvi rilatojn de kunlaboro kun EU

(GMT+08:00) 2019-02-22 13:58:03     Redaktoro:Yu

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris ĵaŭde, ke Rusio etendis siajn brakojn al la Eŭropa Unio kaj volas disvolvi rilatojn de kunlaboro kun la EU, kaj ke li esperas, ke la EU rezignos malamikecon kontraŭ Rusio kaj estos strikta partnero de Rsuio.

Lavrov faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun reprezentantoj de la Eŭropa Komerca Asocio. Li diris, ke Rusio volas paralele disvolvi rilatojn de kunlaboro kun la EU, kaj esperas, ke ĉiuj landoj de la EU estos solidaraj, striktaj kaj sendependaj partneroj de Rusio surbaze de siaj interesoj.

Lavrov ankaŭ esprimis bonvenon al fremdlandaj entreprenoj en Rusio kaj diris, ke Rusio esperas, ke fremdlandaj entreprenoj, inkluzive de tiuj de la EU, akiros pli da oportunoj en Rusio.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris merkrede dum parolado pri stato de la lando, ke li esperas, ke la EU prenos efektivajn agojn kaj starigos normalajn politikajn kaj ekonomiajn rilatojn kun Rusio. Li aldonis, ke popolamasoj en pluraj eŭropaj landoj volas konduki komercan kunlaboron kun Rusio, kaj tia kunlaboro konformas al interesoj de ambaŭ flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin