Por plenumi la komunajn ideojn de ŝtatestroj la komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono iras nun en la modelo de pluslaboro

(GMT+08:00) 2019-02-23 15:36:33     Redaktoro:Xiong

la 22an de februaro laŭ la loka tempo la usona prezidento Trump intervidiĝis en la ovala oficejo de la Banka Domo kun Liu He, estanta en Usono por ĉeesti la sepafazan altnivelan interkonsiliĝon pri komerco inter Ĉinio kaj Usono, la speciala sendito de prezidanto Xi Jinping, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro, kaj kondukanto de la ĉina delegacio por la ĉina-usona dialogo pri ekonomio, opiniante, ke tiu ĉi altnivela interkonsiliĝo akiris grandegan progreson kaj samtempe restas ankoraŭ nemalmulte da laboro por plenumado, kaj pro tio la du flankoj decidis, ke la konsiliĝo daŭros ankoraŭ du tagojn.

Tio estas la unuafoja prokrastiĝo ekde plurfaza altnivela intertraktado pri komerco inter Ĉinio kaj Usono, kio signifas, ke la ĉina-usona komerca intertraktado bazita sur jam akiritaj atingoj eniris en ŝlosilan stadion, nome plej malfacilan tempodaŭron. Kaj intertempe tio montras, ke la du komercaj teamoj eniris en la modelon de pluslaboro.

"Trairi naŭdek el cent lioj da vojo signifas nur fini la duonon." Dum unu jaro depost la komerca interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono ekzistis zigzagoj, tamen kondukate de la dulandaj gvidantoj, finfine en la sesafaza altnivela interkonsiliĝo pri komerco la du flankoj venis en principan opinion pri ĉefaj problemoj. En la sepafaza altnivela interkonsiliĝo pri komerco la du teamoj faris fruktoriĉan intertraktadon en komerco, agrikulturo, teknika transiĝo, intelekta proprieto, financa servo kaj tiel plu.

La tempolongigo de tiu ĉi interkonsiliĝo indikas, ke la du partioj havas fortan volon veni en akordon en la tempodaŭro de la interkonsiliĝo. Ĝuste kiel Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Usono ne povas disiĝi unu de la alia: kuniĝo favoras la du flankojn, batalo vundas ilin ambaŭ, do kunlaboro estas la plej bona elekto. Dum unu jaro pli kaj pli multaj faktoj pruvis tion.

Kiel la plej grandaj ekonomiunuoj en la mondo Ĉinio kaj Usono frontas al kompleksaj problemoj de komerco, kaj evidente estas malfacilege veni en akordon per interkonsiliĝo en 90 tagoj. Kaj tamen la sepafaza altnivela interkonsiliĝo pri komerco inter Ĉinio kaj Usono ankoraŭ iras en ĉi semajno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin