Ĉina-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo proksimiĝas al fina interkonsento

(GMT+08:00) 2019-02-25 12:49:25     Redaktoro:Yu

Dimanĉe en Vaŝingtono, Ĉinio kaj Usono finis la 7an altnivelan ekonomian kaj koemrcan konsiliĝon. Post la daŭro en kvar tagoj, la du flankoj plu efektivigis la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj dum la argentina renkontiĝo kaj faris esensan progreson en intertraktado pri teknologia cedo, protekto de rajtoj pri intelekta proprieto, nedoganaj barieroj, servoj, agrikulturo kaj kurzo de moninterŝanĝo. La du flankoj promesis bone fari pluan laboron laŭ instrukcioj de la du ŝtatestroj. Usona prezidento Donald Trump anoncis prokraston de la plano pri altigo de tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj en la 1a de marto.

La ekonomia kaj komerca konsiliĝo faris gravan paŝon antaŭen en traktado de ekonomiaj kaj komercaj disputoj inter la du landoj. En la antaŭa konsiliĝo, la du flankoj atingis principan konsenton pri ĉefaj demandoj kaj diskutis pri memorando de kompreno pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj. En la lasta konsiliĝo la du flankoj faris esencan progreson en traktado de konkretaj demandoj kaj diskutis pri teskto de interkonsento. De principa konsento al esenca progreso, kaj de konsiliĝo pri interkonsento al traktado pri teksto, la konsiliĝo turnis la atenton al pli da detaloj kaj proksimiĝis al la fina interkonsento. La lasta konsiliĝo fokusiĝis ĉefe al komerca ekvilibro kaj struktura demando. Por solvi la demandon de komerca ekvilibro, Ĉinio promesis pliigi la importon de agrikulturaj produktoj, prienergiaj produktoj kaj servoj el Usono, kio helpos traktadon de la neekvilibro de varkomerco inter Ĉinio kaj Usono kaj servos por kontentigi la postuladon de la ĉina popolo pri bela vivo kaj akceli altgradigon de la enlanda industria strukturo.

La du flankoj promesis bone fari pluan laboron laŭ instrukcioj de la du ŝtatestroj. Tio indikis, ke la du ŝtatestroj ĉiam ludas ŝlosilan gvidan rolon en la traktado de ekonomiaj kaj komercaj disputoj inter Ĉinio kaj Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin