Heilongjiang: ekveturi per nova formo

(GMT+08:00) 2019-02-28 09:54:58     Redaktoro:Selena

En marto de 2016, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), substrekis klopodojn por firme sekvi la novan vojon de reprosperigo. Li diris tion, kiam li aliĝis al la grupa diskuto kun la deputitoj el Heilongjiang-provinco en la kvara sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

Li rimarkigis, ke dum disvolvado, necesas plene utiligi favorajn kondiĉojn kaj doni grandan gravecon al la ekonomia konstruado. Li alvokis malfermi la vojon de ampleksa reprosperigo per kombinitaj rimedoj.

En la lastaj jaroj, Heilongjiang elvolvis siajn avantaĝojn en la vintra ekonomio kaj fokusiĝis al transformiĝo de avantaĝo en la klimata resurso al nova impulso energio por ekonomia disvolviĝo. En 2017, Heilongjiang publikigis planon pri neĝa turismo por nutri produktojn de neĝaj sportoj kaj amuzado kaj etendi ĉenon de la neĝa turismo.

Heilongjiang akiris grandan progreson ankaŭ en moderna agrikulturo. Ekde 2016, la provinco reĝustigis kaj reduktis maizokulturan areon je 39 milionoj da muoj kaj antaŭenigis disvolvadon kun alta irigacia, mekanizita, scienca kaj teknika nivelo.

Nun la nombro de kooperativoj de kamparanoj kaj grandaj plant-kulturaj posedantoj kalkuliĝis al 207 miloj, kaj pro tio, 3 400 miloj da terkulturistaj familioj partoprenas en administrado.

Kiel malnova industria bazloko, Heilongjiang donis grandan gravecon al industria transformiĝo. Kelkaj ŝtataj entreprenoj eliminis perdojn kaj pliigis profitojn. La Unua Pezmaŝinfabrika Kompanio de Ĉinio forigis preskaŭ trionon de administraj postenoj kaj antaŭenpuŝis sciencan esploron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin