Fokusoj de la Semajno (Mar. 01)

(GMT+08:00) 2019-03-01 14:35:07     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La Sekureca Konsilio de la UN marde debatis pri politika kaj humaneca krizo en Venezuelo, kun malsamaj opinioj pri solvo al la venezuela senelirejo. Ĉina sendito reasertis firman oponon kontraŭ milita interveno en la internajn aferojn de Venezuelo.

Ĝenerala vicsekretario de la UN pri politikaj kaj packonservaj aferoj, Rosemary DiCarlo, diris en sia raporto al la konsilio, ke la situacio en Venezuelo grave malboniĝis, kaj la humaneca krizo vastiĝas. Ŝi urĝis ĉiujn partiojn de la lando esti trankvilaj kaj sin deteni. Ŝi emfazis, ke la UN pretas kunlabori kun rilataj institucioj de Venezuelo, kaj la ĝenerala sekretario estas preta por komenci mediacion, se ĉiuj koncernataj partioj volas.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke la aferoj de Venezuelo devas esti deciditaj de la venezuela popolo mem, kaj ke Ĉinio urĝas ĉiujn rilatajn partiojn de Venezuelo serĉi politikan solvon per dialogo kaj konsiliĝo. Li aldonis, ke Ĉinio opinias, ke ĉiuj landoj devas observi internacian leĝojn kaj bazajn principojn de internaciaj rilatoj kaj oponi intervenon de eksteraj fortoj en la internajn aferojn de Venezuelo.

Altrangaj diplomatoj el konstantaj misioj de ok landoj al la Ĝeneva Oficejo de la UN vizitis Xinjiang-an Ujguran Aŭtonoman Regionon de la 16a ĝis la 19a de februaro laŭ la invito de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

La diplomatoj el Pakistano, Venezuelo, Kubo, Egiptio, Kamboĝo, Rusio, Senegalio kaj Belorusio interparolis kun studentoj de centroj de profesia edukado kaj trejnado, instruante klerikojn kaj aliajn membrojn de la publiko dum sia vizito. Ili konsentis, ke la ĉina registaro faris atingojn en la batalo kaj prevento kontraŭ terorismo laŭ leĝo, protekto de la religia libereco de civitanoj kaj konservado de etnaj tradicioj kaj kulturoj.

Ekde la 1990-aj jaroj, la "tri fortoj" de terorismo, separismo kaj ekstremismo enlande kaj eksterlande planis kaj organizis milojn da perfortaj terorismaj agadoj kaj grave damaĝis la stabilecon, solidarecon kaj progreson de Xinjiang, atencante la bazajn homajn rajtojn pri vivo, sano, proprieto kaj evoluado en Xinjiang.

En la Internacia Konferenca kaj Ekspozicia Centro de Xinjiang, la diplomatoj spektis ekspozicion pri gravaj terorismaj kazoj en la regiono. Nikita Zhukov, konstanta reprezentanto de Rusio al la Ĝeneva Oficejo de la UN, diris, ke li ne povis toleri rigardon de la videaĵoj kaj bildoj en la ekspozicio.

Brita ĉefministro Theresa May diris marde, ke se la interkonsento pri retiro el la Eŭropa Unio ne povus esti adoptita en la voĉdono de la malsupera ĉambro de la brita parlamento en la 3a de marto kaj la ebleco de seninterkonsenta retiro estus eliminita, la malsupera ĉambro voĉdone decidos, ĉu Britio prokrastos sian retiron el la EU.

May promesis al la malsupera ĉambro, ke la parlamento okazigos la duan voĉdonon pri la interkonsento antaŭ la 12a de marto. Se la interkonsento ankoraŭ ne povus esti akceptita, la parlamento voĉdonos en la sekva tago por decidi, ĉu Britio sin retiros el la EU sen interkonsento. Ŝi aldonis, ke se ankaŭ seninterkonsenta retiro estus vetoita de la malsupera ĉambro, la parlamento voĉdonos pri prokrasto de la retiro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin