Ĉina Komunikila Grupo starigis novmediatan platformon de 5G

(GMT+08:00) 2019-02-28 20:03:19     Redaktoro:Yu

Ĉina Komunikila Grupo ĵaŭde sukcese realigis integritan videoprodukton kun superalta difino 4K per sia novmediata platformo bazita sur la kvina-generacia telekomunika teknologio. 16-kanalaj signaloj kun superalta difino estis realtempe transmisiitaj el diversaj lokoj al la novmediata laboratorio de Ĉina Komunikila Grupo per la kvina-generacia reto kaj poste elsenditaj per faldebla poŝtelefono de la marko Huawei por projekciado. Tio markis, ke la kvina-generacia novmediata platformo de Ĉina Komunikila Grupo estas kompletigita por plenumi kondiĉojn por integrado de multkanalaj signaloj kun superalta difino kaj produktado de diversaj programoj. La kvina-generacia novmediata platformo servos por raportado pri la du politikaj sesioj, kiuj okazos baldaŭ en Pekino.

1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin