Novaĵoj (Marto 01)

(GMT+08:00) 2019-03-01 16:20:06     Redaktoro:Ema

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 1-a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio komencos la jaran sesion en la 3a de marto; Trump konfesis diverĝon inter Usono kaj la KDPR. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La dua sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) komenciĝos la 3an de marto.

La decido estis aprobita en la kvina kunveno de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK.

La proponita tagordo de la jara sesio inkluzivas aŭskulton kaj diskutojn pri raporto pri la laboro de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK kaj raporto pri traktado de la proponoj de la membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK post la lasta sesio.

La ĉeestantoj de la jara sesio de la Nacia Komitato de la ĈPPKK ĉeestos ankaŭ la duan sesion de la 13a Nacia Popola Kongreso kiel nevoĉdonaj partoprenantoj por aŭskulti kaj diskuti raporton pri la laboro de la registaro kaj aliajn rilatajn raportojn kaj diskuti la projekton de leĝo pri fremdlanda investo.

Usona prezidento Donald Trump konfirmis ĵaŭde posttagmeze en gazetara konferenco en Hanojo, ke gvidantoj de Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) subskribis neniun komunan dokumenton en sia dua renkontiĝo. Li diris, ke la renkontiĝo en la pasintaj du tagoj estis fruktodona, tamen neniu dokumento estis subskribita. La du flankoj havas multajn elektojn, tamen ili decidis efektivigi neniun. Trump diris, ke dum la renkontiĝo estis diverĝo inter la du flankoj pri nuligo de sankcioj kontraŭ la KDPR kaj aliaj demandoj.

Proparolanto de la Blanka Domo faris deklaron antaŭ la gazetara konferenco, dirante, ke gvidantoj de Usono kaj la KDPR havis tre bonan kaj konstrueman renkontiĝon, kaj ili diskutis pri sennukleigo de la Korea Duoninsulo kaj pluraj rimedoj por rilataj ekonomiaj aferoj, tamen ili ne povis atingi interkonsenton, kaj teamoj de la du flankoj kunvenos plu en la estonteco.

Antaŭtagmeze, Kim kaj Trump unue okazigis vidalvidan intertraktadon laŭ plano, kaj poste okazis vastigita kunveno de delegacioj. Je la 13a horo kaj 30 minutoj laŭ loka tempo, la du delegacioj sinsekve forlasis la hotelon, en kiu okazis la intertraktado. La du flankoj ne povis subskribi komunan dokumenton laŭ la plano.

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontis Ri Kil Song, vicministron pri eksterlandaj aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR).

Wang bonvenigis Ri viziti Ĉinion por labori kun la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj por plani celebrojn okaze de la 70a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR. Wang diris, ke ambaŭ flankoj devas kune efektivigi la gravan konsenton atingitan de la plej altaj gvidantoj de la du landoj pri disvolvado de interrilatoj en nova epoko, kaj altigi amikajn rilatojn al nova nivelo kun novaj perspektivoj.

Ri diris, ke la KDPR volas labori kun la ĉina flanko por la disvolvado de duflankaj rilatoj en la nova epoko.

Wang diris, ke la internacia komunumo donis grandan atenton al la ĵus finita pintkunveno de gvidantoj de la KDPR kaj Usono en Hanojo. Li diris, ke malfacilaĵoj estas neeviteblaj, ĉar intertraktadoj de la KDPR kaj Usono tuŝas profundajn demandojn, kaj serĉado de politika solvo al la demando de la Korea Duoninsulo per dialogo estas rekonita kiel ĝenerala direkto. Li aldonis, ke la konsento atingita de la gvidantoj de la KDPR kaj Usono en la pintkunveno de Singapuro, kiu celas realigi la sennukleigon de la Korea Duoninsulo kaj establi pacan mekanismon en la duoninsulo, konformas al la komuna aspiro de la internacia komunumo.

Proparolanto de la sud-korea prezidentejo Blua Domo, Kim Eui-kyeom, ĵaŭde diris, ke estas bedaŭrinde, ke la hanoja pintkunveno inter Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko ne povis atingi interkonsenton, tamen signifa progreso estis farita en la intertraktado. La saman tagon, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Maria Zakharova, diris, ke Moskvo subtenas pluan dialogon inter Vaŝingtono kaj Pjongjango.

Proparolanto de la sud-korea prezidentejo diris, ke gvidantoj de Usono kaj la KDPR faris longtempan diskuton, kio helpis la du flankojn havi pli profundan kaj vastan reciprokan komprenon, kaj la sud-korea registaro faros sian plejeblon por ke Usono kaj la KDPR subtenu intensan komunikadon kaj konservu la tendencon de dialogo.

Zakharova akcentis, ke la rusa flanko pozitive taksas la volon de usona prezidento Donald Trump kaj la plej alta gvidanto de la KDPR pri plua dialogo, kaj opinias, ke la volo devas esti firmigita per efektivaj rimedoj prenitaj por la sama celo kaj disvolviĝi surbaze de cedoj por starigo de reciproka fido.

La Sekureca Konsilio de UN ĵaŭde ne povis aprobi du konkurajn projektojn de rezolucio pri Venezuelo, proponitajn de Usono kaj Rusio respektive.

La usona projekto ricevis naŭ pozitivajn kaj tri negativajn voĉojn kaj tri sindetenojn en la 15-membra konsilio. Rusio kaj Ĉinio vetois la rezolucion. Minutoj poste, la Sekureca Konsilio voĉdonis pri la rusa projekto, kiu ricevis kvar favorajn kaj sep negativajn voĉojn kaj kvar sindetenojn.

La ĵaŭda kunveno de la Sekureca Konsilio estas la tria pri la situacio en Venezuelo en preskaŭ pli ol unu monato pro la pliiĝo de politika streĉeco alfrontata de la latin-amerika lando.

Venezuelo estas en politika krizo ekde la 23a de januaro, kiam prezidanto de la Nacia Asembleo Juan Guaido deklaris sin portempa prezidento kaj estis rekonita de Usono kaj aliaj landoj.

Pakistana ĉefministro Imran Khan anoncis, ke por mildigi la streĉecon kun Hindio, la pakistana flanko vendrede liberigos kaptitan piloton de la hinda aerarmeo, montrante sian bonintencon.

Imran Khan anoncis la decidon, kiam li ĉeestis la komunan kunvenon de la Senato kaj la Nacia Asembleo pri la streĉeco inter Pakistano kaj Hindio. Li diris, ke milito kaj eskalado de konflikto ne estas rimedoj por solvado de demando, kaj la klopodoj faritaj de la pakistana flanko por mildigo de la streĉeco ne devas esti rigardata kiel ĝia malforteco. Li diris, ke la du landoj, ambaŭ posedantaj amasdetruajn armilojn, ne devas iri al la vojo de milito, kaj lia lando serĉas realigon de paca kunekzisto kun Hindio kaj estas singarda kaj sindetena.

La pakistana armeo diris merkrede, ke ili paffaligis du hindajn militaviadilojn, kiuj transflugis la kaŝmiran pakistana-hindan linion de reala regado kaj invadis la pakistanan aerspacon, kaj kaptis unu piloton. La hinda flanko konfirmis, ke unu ilia piloto estis kaptita, kaj petis la pakistanan flankon liberigi la piloton.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin