Ĉina Komunikila Grupo starigos du novajn agentejojn en Guangdong

(GMT+08:00) 2019-03-03 15:57:45     Redaktoro:Selena

Ĉina Komunikila Grupo deklaris, ke ĝi starigos du novajn regionajn agentejojn en la provinco Guangdong – stabejoj por la Granda Golfa Regiono Guangdong-Honkongo-Makao kaj la agentejo de Guangdong.

Tio estis anoncita sabate en ceremonio de subskribo de strategia kunlabora interkonsento inter Ĉina Komunikila Grupo kaj la popola registaro de la provinco Guangdong.

 

Laŭ la interkonsento, Ĉina Komunikila Grupo starigos ankaŭ unu novaĵ-centron en Shenzhen por la Granda Golfa Regiono. La ŝtata radiodisaŭdiga kaj televida institucio kunlaboros kun la popola registaro de la provinco Guangdong en la kampoj de filma kaj televida produktado, kvina-generacia novmediata teknologio kaj programoj kun superalta difino 4K.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin