Usono anoncis haltigon de usona-sudkoreaj printempaj militekzercadoj

(GMT+08:00) 2019-03-03 14:49:47     Redaktoro:Yu

La usona Ministerio de Defendo anoncis sabate, ke Usono kaj Sud-Koreio haltigos planitajn printempajn komunajn militekzercadojn por subteni realigon de sennukleigo de la Korea Duoninsulo per diplomatiaj klopodoj.

La ministerio diris en deklaro publikigita vespere, ke aganta ministro pri defendo Patrick Shanahan tiutage telefone konversaciis kun sia sudkorea paralelulo Jeong Kyeong-doo, kaj la du flankoj decidis haltigi planitajn printempajn komunajn militekzercadojn. La deklaro diris, ke la decido indikas, ke ambaŭ flankoj volas mildigi la streĉecon de la Korea Duoninsulo kaj subteni realigon de sennukleigo de la Korea Duoninsulo per diaplomatiaj klopodoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin