Wang Yang faris aranĝon por laboro de Nacia Komitato de ĈPPKK en 2019

(GMT+08:00) 2019-03-04 10:34:01     Redaktoro:Selena

Dimanĉe posttagmeze en Pekino, la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio, komencis sian jaran sesion. Wang Yang, prezidanto de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), faris laborraporton en la sesio. Li diris, ke en 2019 la Nacia Komitato de ĈPPKK devas fokusiĝi pri la centraj taskoj de la Partio kaj lando kaj plenumi siajn devojn kun devontigo al serĉado de unueco kaj demokratio. Wang faris aranĝon en ses kampoj.

Li diris, ke unue, la membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, devas preni lernadon kaj efektivigon de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel la plej gravan taskon. Due, ili devas fari proponojn kun fokusiĝo pri la centraj taskoj de la Partio kaj lando. Trie, ili devas plu firmigi solidarecon kun membroj de ne-komunistaj partioj kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco kaj eksterpartiaj eminentuloj. Kvare, ili devas dediĉi saĝon kaj forton al grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj. Kvine, ili devas antaŭenigi sian konstruadon kaj grandigi subtenon al altkvalita plenumado de funkcioj. Sese, ili devas bone plenumi laboron koncernan al celebrado de la 70a datreveno de fondiĝo de la ĈPPKK.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin