Li diris, ke unue, la membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, devas preni lernadon kaj efektivigon de la Penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kiel la plej gravan taskon. Due, ili devas fari proponojn kun fokusiĝo pri la centraj taskoj de la Partio kaj lando. Trie, ili devas plu firmigi solidarecon kun membroj de ne-komunistaj partioj kaj la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco kaj eksterpartiaj eminentuloj. Kvare, ili devas dediĉi saĝon kaj forton al grandlanda diplomatio kun ĉinaj trajtoj. Kvine, ili devas antaŭenigi sian konstruadon kaj grandigi subtenon al altkvalita plenumado de funkcioj. Sese, ili devas bone plenumi laboron koncernan al celebra al la 70a datreveno de fondiĝo de la ĈPPKK.