Xi akcentis firmigon de kultura memfido

(GMT+08:00) 2019-03-04 22:29:01     Redaktoro:Selena

Posttagmeze de la 4a de marto, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, vizitis la membrojn de la grupo asociita el artistoj kaj sciencistoj, partoprenantajn en la 2a sesio de la 13a Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), kaj partoprenis en ilia kunsido kaj aŭskultis iliajn opiniojn kaj konsilojn. Li akcentis, ke la nova epoko alvokas elstarajn literaturistojn, artistojn kaj teoristojn, kaj kultura kreado kaj teoria novigo havas vastegan spacon, ni devas firmigi kulturan memfidon, kapti la epokan pulson, aǔskulti epokan voĉon kaj laŭiri la vojon de la epoko kaj kontribui al la popolo delikatajn verkaĵojn.

Wang Yang, prezidanto de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) partoprenis en la vizito kaj diskutado.

En la kunveno de asociita grupo, Tian Qinxin kaj aliaj sume 8 membroj faris parolojn pri kreado de nova kultura pinto, rapidigo de konstruado de filozofia kaj socia scienca sistemo kun ĉinaj trajtoj , persisto en verkado por la popolo, prevent kaj mildigo de risko en koncepta formo, ludo de rolo de muzeoj, fortigo de leĝrega konstruado de fundamentaj registaroj kaj aliaj temoj.

Xi diris, ke kultura kaj arta laboro, filozofio kaj socia scienca laboro okupas ege gravan pozicion en ĝenerala laboro de la Partio kaj la lando. Li akcentis, ke politikaj konsilistoj devas marŝi kune kun la epoko. La socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris en la novan epokon. Li esperas, ke ili prenos sur si la historian mision rekordi, priksribi kaj laǔdi la novan epokon, kuraĝe respondos temojn de la epoko kaj kaptos temojn de verkado el granda kreado de la nuna Ĉinio, por profunde manifesti la historiajn ŝanĝojn de la epoko kaj priskribi la spiriton de la epoko.

Xi emfazis, ke oni devas persisti en kontribuo de delikataj verkaĵoj al la popolo. Ĉiuj valoraj kaj signifoplenaj artverkado kaj teoria esplorado devas manifesti la realon kaj utilas al solvo de realaj demandoj.

Xi diris, ke la kuranta jaro markos la 70an datrevenon de fondiĝo de la nova Ĉinio. En la pasintaj 70 jaroj, Ĉinio havas grandegajn ŝanĝiĝojn. En la historio de la ĉina nacio kaj de la mondo, tio estas ĉielskua epopeo. Li esperas, ke ili profunde enkorpigos praktikojn de la Partio kaj la popolo en la pasintaj 70 jaroj, profunde eksplikos internan loĝikon de historiaj reformoj de la nova Ĉinio post ĝia fondiĝo kaj klarigos la socialismajn vojon, teorion, sistemon, kulturan avantaĝon kun ĉinaj trajtoj, post historiaj atingoj kaj pli bone eksplikos la praktiojn de Ĉinio per ĉinaj teorioj por liveri fortan spiritan stimulon al la Partio kaj la popolo por antaǔeniro.

Xi montris, ke penetro en la homaj koroj estas la plej granda politiko, kaj konsento estas movforto al strebado. Atingo de la du cent-jaraj celoj de Ĉinio kaj realigo de la ĉina revo de nacia rejuniĝo bezonas kolekton de saĝoj kaj fortoj kaj kunigon de konsentoj. Li alvokis tiujn politikajn konsilistojn plenumi siajn devojn laŭ centraj taskoj de la Partio kaj lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin