Publikiĝis Yuelu-Deklaracio pri protektado kaj akcelado de lingva diverseco

(GMT+08:00) 2019-03-05 07:33:56     Redaktoro:Ĝoja

La 21-a de februaro estas la "Internacia Tago de Gepatra Lingvo". Tiutage en Pekino la ĉina Eduka Ministerio kaj agentejo de UNESKO en Ĉinio publikigis Yuelu-Deklaracion, kiu celas protektadon kaj akceladon de lingva diverseco, kaj ĝi estas la unua eterna dokumento kun la temo kiel "protektado de lingva diverseco" de UNESKO.

Yuelu-Deklaracio fontas el la unua monda konferenco pri protektado de lingvoj, kiu estis organizata de UNESKO kaj la ĉina registaro en septembro de la lasta jaro en la urbo Changsha de la ĉina provinco Hunan. En la konferenco, reprezentantoj de UNESKO, diverslandaj registaroj kaj fakaj establaĵoj, kaj fakuloj diskutis pri projekto de la deklaracio kaj pasigis ĝin. Poste UNESKO vaste varbis opiniojn, pluapaŝe plibonigis la projekton kaj formis la finan version. Januare en sia oficiala retejo UNESKO oficiale publikigis ĝin. Tian Lixin, estro de sekcio pri administrado de aplikado kaj informado de lingvoj kaj skriboj sub la ĉina Eduka Ministerio, diris, ke la deklaracio havas gravan signifon.

"Yuelu-Deklaracio resumis gvidpensojn pri protektado de lingvoj kaj lingva diverseco, iniciatis, ke diversaj landoj faru agplanon, kaj donis ĉinajn spertojn, modelojn kaj vojliniojn pri la protektado. Ni povas diri, ke la deklaracio estas gvidilo por protekti lingvan diversecon en la mondo. Diversaj flankoj alte taksas ĝian majloŝtonan signifon kaj vaste opinias, ke ĝi estas historia frukto. Hodiaŭ en la signifoplena tago ni publikigis la deklaracion, kiu celas protektadon kaj akceladon de lingva diverseco. Tio estas aparta memorigo por la 'Internacia Tago de Gepatra Lingvo', ankaŭ la grava ago por akceli diversecon de lingvoj kaj kulturoj."

Laŭ statistiko nun en la mondo ekzistas pli ol 7 mil lingvoj, sed 4% de monda loĝantaro uzas 96% de mondaj lingvoj. En 1999 UNESKO pasigis rezolucion, en kiu oni difinis la 21-an de februaro "Internacia Tago de Gepatra Lingvo" por akceli diversecon de lingvoj kaj kulturoj. Fakulo de la agentejo de UNESKO en Ĉinio s-ro Frederick Russell-Rivoallan diris, ke Yuelu-Deklaracio estas la unua eterna dokumento kun la temo kiel "protektado de lingva diverseco" de UNESKO, ĝi enkorpigas komunan konon de la internacia komunumo pri protektado kaj akcelado de lingva diverseco kaj prezentas multajn pratikeblajn iniciatojn por protekti lingvan diversecon.

"Fakte Yuelu-Deklaracio malkovris kelkajn konkludojn gravajn por protekti kaj akceli lingvan diversecon en la mondo, ekzemple: la unuan, ke la protektado estas ŝlosila por realigi celojn de daŭripova disvolvado; la duan, ke necesas aktiva partoprenado de diversaj sociaj rondoj por lingva plureco; kaj la trian, ke la protektado kaj akcelado devas esti ligataj kun scienc-teknika disvolvo."

S-ro Cao Zhiyun, ĉefa fakulo pri ĉina programo de lingva protektado kaj unu el redaktintoj, diris, ke la ĉina registaro tre atentas protektadon de plureco de lingvoj.

"Ĉinio havas amason da lingvoj kaj same alfrontas laŭgradan dekadencon de naciminoritataj lingvoj kaj dialektoj kaj rapidan pereiĝon de tradiciaj lingvaj kulturoj. Por ĝustatempe savi kaj protekti ilin, en 2015 la ĉina registaro komencis programon de lingva protektado kaj ekfaris laborojn, kies kerno estas lingvaj enketo, protekto, montro kaj utiligo."

Gao Zhiyun diris, ke la programo estas la nuna plej grandskala programo de lingva protektado en la mondo. Ĝi funkcias glate kaj naskis serion da markaj fruktoj, tial ĝi estas alte atentata de UNESKO kaj aliaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin