Wang Yang resumis laborojn de la ĈPPKK en 2018

(GMT+08:00) 2019-03-04 10:55:36     Redaktoro:Li

Wang Yang, prezidanto de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), faris laborraporton al pli ol 2 000 politikaj konsilistoj ĉeestantaj la malferman kunvenon de la dua sesio de la Nacia Komitato de la ĈPPKK dimanĉe en la Granda Popola Halo. Wang resumis laborojn de la ĈPPKK en la pasinta jaro laŭ 7 flankoj.

Unue, la teorio de novigado estis fortigita, kaj la komuna ideologio kaj politika bazo estis firmigita.

Due, la karakterizaĵoj de speciala konsultiĝa organizo estis reliefigitaj, kaj la avantaĝa rolo de dudirekta forto estis manifestita.

Trie, centraj taskoj estis enfokusigitaj, tri bataloj por kapto de potence fortikigitaj pozicioj estis bone farita kaj altinivela disvolviĝo de konsiliĝo kaj diskuto pri ŝtataj aferoj estis realigitaj.

Kvare, la ĉina popolo ĉiam estas la bazo de politikofarado, kaj la plibonigo de la popola vivteno kaj socia disvolvado estis antaŭenigita.

Kvine, la granda solidareco de la popolo vastigis koheran forton.

Sese, amikeca diplomatio estis aktive praktikita, kaj la bona ekstera medio estis konstruita.

Sepe, konstruado de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco estis fortigita per reformada kaj kreema spirito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin