Rusio urĝas Turkion efektivigi interkonsenton pri ne-milita zono en Idlib

(GMT+08:00) 2019-03-04 11:15:26     Redaktoro:Yu

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris dimanĉe, ke la fonto de teroristoj restas en Sirio, kaj kontraŭterorisma agado devas esti efike antaŭenigita plu. Li urĝis Turkion efektivigi interkonsenton pri ne-milita zono en la provinco Idlib.

Laŭ avizo publikigita de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Lavrov diris, ke la fonto de teroristoj restas en Sirio, precipe en la konflikt-mildiga zono Idlib. La ekstremisma grupo Hayat Tahrir al-Sham regas la regionon kaj okazigis provokajn atakojn kontraŭ civiluloj, rusaj kaj siriaj trupoj. Ankoraŭ ne estis plene efektivigataj la klaŭzoj de dokumento pri starigo de ne-milita zono kaj evakuo de ĉiuj radikaluloj kaj armitaj grupoj el la regiono.

Lavrov diris, ke sub tia situacio, la rusa flanko opinias, ke kontraŭterorisma agado devas esti efike antaŭenigita, kaj nun la grava tasko estas malebligi vastigon de la ekzisto de teroristoj laŭ la interkonsento pri la ne-milita zono Idlib.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin