Proparolanto: Ĉinio kaj Usono devas akceli ekonomian kaj komercan konsiliĝon

(GMT+08:00) 2019-03-04 14:13:18     Redaktoro:Yu

Proparolanto por la jara sesio de la nacia leĝdona instanco de la lando diris lunde, ke Ĉinio kaj Usono devas akceli ekonomian kaj komercan konsiliĝon por atingi reciprokprofitan interkonsenton.

Zhang Yesui, proparolanto por la dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, diris en gazetara konferenco, ke ekonomiaj kaj komercaj teamoj de la du flankoj ĵus okazigis intensajn kaj fruktodonajn konsiliĝojn kaj faris gravan progreson pri multaj demandoj de komuna zorgo.

Li diris, "Ambaŭ landoj kaj la internacia komunumo pozitive respondis al la progreso. Ni kredas, ke la ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj estas reciproke utilaj, tial ni esperas, ke la du flankoj akcelos la konsiliĝon por atingi kungajnan interkonsenton."

Li aldonis, ke nun, la plej grava afero por ambaŭ flankoj estas serioze efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj dum la argentina renkontiĝo, trakti kaj regi malkonsentojn surbaze de vastigo de kunlaboro por certigi, ke la duflankaj rilatoj disvolviĝu laŭ ĝusta vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin