Ĉinio fortigos dialogon kaj kunlaboron kun ĉefaj grandaj landoj

(GMT+08:00) 2019-03-05 11:13:20     Redaktoro:Ĝoja
Ĉinio fortigos dialogon kaj kunlaboron kun ĉefaj grandaj landoj Marde en laborraporto de la registaro ĉina ĉefministro Li Keqiang diris, ke en 2019 Ĉinio firme marŝos sur la vojo de paca disvolvado, plenumos malferman strategion de reciproka profito kaj komuna gajno, persiste protektos multflankecon kaj internacian sistemon kun la Ĉarto de UN ĉe ĝia kerno, aktive partoprenos en reformo kaj plibonigo de tutgloba administra sistemo, firme protektos malferman mondan ekonomion, akeclos konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro, fortigos dialogon kaj kunlaboron kun ĉefaj grandaj landoj, profundigos rilatojn kun najbaroj, plivastigos reciprokprofitan kunlaboron kun evoluantaj landoj kaj aktive liveros pli da siaj konstruemaj projektoj por racie solvi mondajn defiojn kaj regionajn tiklajn problemojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin