Ĉinio pene altiros fremdlandan investon en 2019

(GMT+08:00) 2019-03-05 11:08:23     Redaktoro:Li

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde matene, kiam li faris la raporton pri la registara laboro en la dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, ke Ĉinio forte klopodos por altiri fremdlandan investon en 2019. Ĉinio plu malstreĉos la limigon al la merkata aliro, reduktos la negativan liston de fremdlanda investado, donos al la alilandaj komercaj entreprenoj investitaj de unu sola fremdlanda investanto plenan rajton pri administrado en pli multaj kampoj, efektivigos reforman kaj malferman rimedon en financa kampo, plibonigos la malferman politikon de obligacia merkato, rapidigos la kunigon kun internacia ĝenerala ekonomia kaj financa regularo, kreos justan merkatan medion, kaj fortigos protekton de laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de alilandaj komercistoj.

 

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin