Ĉina prezidanto substrekas teni strategian sintenon por ekologia civiliziteco

(GMT+08:00) 2019-03-05 22:23:43     Redaktoro:Xiong

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke klopodoj devas esti faritaj por teni strategian sintenon pri ekologia civiliziteco.

Xi alvokis malfermi novan vojon kun prioritato de ekologio kaj gvidado de verda disvolvado, plifortigi protekton de ekologia sistemo kaj bone fari preventon kaj regadon de poluo, kiam li aliĝis al la grupa diskuto kun la deputitoj el la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio en la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

La raporto pri la laboro de la registaro reflektas Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko kaj spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĝi ankaŭ enkorpigas aranĝon kaj postulon de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio.

Xi emfazis, ke klopodoj devas esti faritaj por teni strategian sintenon por ekologia civiliziteco. Mediprotekto estas radikale integriĝa kun ekonomia disvolvado, kaj la ekologio devas esti protektata, kiam oni devas stimuli la ekonomian kreskadon.

Xi akcentis plifortigi protekton de ekologia sistemo kaj bone fari preventon kaj regadon de poluo. Solvi poluon estas urĝa afero ne nur por plibonigi la medion, sed ankaŭ por plifortigi konstruadon de ekologia civiliziteco.

Xi akcentis, ke ĉijare estas 70-jariĝo de fondiĝo de la nova Ĉinio, kaj tio estas tre grava por certigi daŭran kaj sanan ekonomian disvolviĝon kaj socian stabilecon.

Li alvokis antaŭenigon de diversaj laboroj, garantion de ekonomia stabila disvolviĝo, altigon de nivelo de la popola vivo kaj akcelon de komuna disvolvado de diversaj etnaj grupoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin