Ĉinio prenos rimedojn por akceli liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo

(GMT+08:00) 2019-03-05 11:24:21     Redaktoro:肖恒刚

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde anoncis en la registara laborraporto, ke Ĉinio persistas en la principo de reciproka konsiliĝo, komuna konstruado kaj komuna gajno por fortigi internacian kunlaboron en industria produktkapitalo, vastigi kunlaboron pri triapartiaj merkatoj, antaŭpuŝi konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj okazigi la duan Konfrencon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro. Ĉinio konservos ekonomian tutmondiĝon kaj liberan komercon, aktive partoprenos en reformo de la Monda Komerca Organizo, antaŭenpuŝos la regionan komunan ekonomian partnerecon, liberkomercan regionon kun Japanio kaj Sud-Koreio, intertraktadon kun la Eŭropa Unio pri interkonsento pri komerco kaj investado, kaj ekonomian kaj komercan konsiliĝon kun Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin