Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en la raporto pri la registara laboro, ke en la kuranta jaro Ĉinio kontinue antaŭenpuŝos preventadon kaj regadon de poluo, firmigos rezultojn de protektado de bona aero, reduktos ellason de sulfurdioksido kaj nitrogenooksido je 3%, malaltigos plu la densecon de la partiklaj materialoj en iuj regionoj. Ĉinio fortigos disvolvadon de verdaj kaj medprotektaj industrioj por ke la popoloj ĝuu bonan medion.