Xi substrektas strategian decidon pri ekologia civilizacio

(GMT+08:00) 2019-03-06 10:37:09     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke klopodoj devas esti faritaj por efektivigi strategian decidon pri progreso de ekologia civilizacio kaj protekto de la bela pejzaĝo en la norda landlima regiono.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li aliĝis al la grupa diskuto kun la deputitoj el la Aŭtonoma Regiono de la Interna Mongolio en la 2a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio.

Xi alvokis intensigi protekton de la ekologia sistemo, urĝante la popolon firme batali kontraŭ poluo. Xi akcentis, ke konstrui la Internan Mongolion en gravan ŝirmilon de ekologia sekureco en norda Ĉinio estas strategia pozicio kun ĝenerala konsidero pri ĉiuflanka disvolvado de la lando kaj ankaŭ la grava respondeco por la regiono. Xi diris, ke radikale dirite, mediprotekto kaj ekonomia disvolvado estas strikte integritaj kaj komplementaj.

Xi aldonis, ke kun siaj diversaj naturaj formoj, inkluzive de arbaroj, herbejoj, marĉejoj, riveroj, lagoj kaj dezertoj, Interna Mongolio prezentas ampleksan ekologian sistemon formitan dum longa tempo. Integritaj rimedoj devas esti prenitaj en protekto kaj restarigo de la ekologia sistemo en la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin